Parlamento de Kartvelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Logo of Parliament of Georgia.svg
la parlamento de Kartvelio

La parlamento de Kartvelio (kartvele საქართველოს პარლამენტი) estas la supera leĝodona institucio de la ŝtato Kartvelio. Ĝi estas unuĉambra kaj havas 235 membrojn, kiuj nomatas "deputitoj" kaj el kiuj 150 membroj estas rekte elektataj en balotoj kaj 85 pliaj estas reprezentantoj de la provincoj. Ĉiuj deputitoj estas elektataj por daŭro de kvar jaroj.

La konstitucio de Kartvelio donas al la nacia parlamenton la centran loĝodonan potencon, kiu estas limigita fare de la parlamentoj de la aŭtonomaj respublikoj Aĝario kaj Abĥazio.

Laŭ dato iom antaŭ la ekesto de la "Magna Carta" en Britio, la ideo de limigo de la reĝa potenco per kreo de parlamenta registario jam ekestis inter la aristokratoj kaj burĝaj civitanoj de la mezepoka Reĝlando Kartvelio dum la 12-a jarcento, dum la regotempo de Reĝino Tamar, la unua virina monarko de la ŝtato. La nuna parlamento konsideras sin heredanto de tiu tradicio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la volo de la opozicio en la regno de reĝino Tamar, kaj laŭ la opozicia gvidanto Kutlu Arslan, la unua kartvelia parlamento konsistu el du "ĉambroj" - la unu nomiĝu Darbazi kaj estu asembleo de aristokratoj kaj influaj burĝaj civitanoj, kiu kunvenu de tempo al tempo kaj decidu pri plej gravaj politikaj demandoj, dum la reĝo havu la taskon plenumigi tiujn principajn decidojn, kaj la dua kun la nomo Karavi estu institucio kiu funkciu konstante inter la kunvenoj de la Darbazi. La konflikto finiĝis per venko de la subtenantoj de nelimigita reĝa potenco. Kutlu Arslan estis arestits laŭ ordono de la reĝino.

Sekve, la ŝtato restis absoluta monarkio dum multaj jarcentoj. Dum la jaro 1801 Kartvelio estis konkerita fare de la Rusia Imperio, sed ties monarkio estis same absoluta kiel la antaŭa nacia. Nur dum la jaro 1906, post la revolucio de la antaŭa jaro en la Rusia Imperio, la civitanoj de Kartvelio ekhavis la eblecon sendi siajn reprezentantojn al parlamento - la dua Ŝtata Dumao de la Rusia Imperio. Inter la kartveliaj deputitoj en la ŝtata Dumao estis Noe Ĵordania, kiu poste iĝis la prezidento de la sendependiĝinta Kartvelio inter 1918 kaj 1921, Ilia Ĉavĉavadze, la iniciatinto de la kartvelia nacia movado, Irakli Tsereteli, gvidanto socialdemokratia frakcio de la dua Ŝtata Dumao, poste ministro de internaj aferoj en la provizora registaro de Rusio, kaj Karlo Ĉĥejdze, gvidanto de la menŝevika frakcio en la kvara Ŝtata Dumao, gvidanto de la unua kunveno de la centra ekzekuta komitato de la tutrusiaj laboristaj kaj soldataj deputitoj dum 1917 kaj gvidanto de la transkaŭkazia parlamento Sejm dum 1918.


Dum 1918 fondiĝis la unua "Kartvelia Nacia Parlamento" en la jam sendependiĝinta ŝtato Kartvelio. Dum la jaro 1921 la parlamento adoptis la unuan kartvelian konstitucion. Mallonge post la adopto de tiu konstitucio la lando estis konkerita fare de la komunista armeo de Rusio. La sekvajn 69 jarojn Kartvelio estis parto de Sovetunio, kaj la trijara fazo de parlamenta demokratio post la Unua Mondmilito do estis nur mallonga interludo. La unuaj demokratiaj parlamentaj balotoj kun pluraj konkurantaj politikaj partioj en Kartvelio okazis la 28-an de oktobro 1990: la elektita "Supera Soveto" (la nomon diktis la tiumomente valida sovetunia konstitucio) proklamis la ŝtatan sendependecon de Kartvelio.

La 26-an de majo 1991 la kartvelia civitanaro elektis la gvidanton de la Supera Soveto, Zviad Gamsaĥurdja, kiel ŝtata prezidento. La tensio inter la regantaj kaj la opoziciaj partioj laŭgrade intensiĝis, ĝis armita konflikto dum la jaroj 1991 kaj 1992. La prezidento forlasis la ŝtaton, la Supera Soveto ĉesis funkcii kaj Armea Konsilio transprenis la regadon. Dum la jaro 1992, la eksa sovetunia ministro pri eksteraj rilatoj Eduard Ŝevardnadze revenis al Kartvelio, prenante la gvidon de la Armea Konsiliko kiu estis transformita al Ŝtata Konsilio. Tiu institucio revalidigis la kartvelian konstitucion de 1921. Por la 4-a de aŭgusto 1992 anonciĝis parlamentaj balotoj. Dum 1995 la novelektita parlamento adoptis novan konstitucion. Ekde tiam Kartvelio oficiale estas prezidenta demokratio kun unuĉambra parlamento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]