Parma (rivereto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parma
Vojo de torento Parma
torento
Bazaj informoj
Longeco 92 km
Akvokolekta areo 796 km²
Averaĝa trafluo 11,3 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1,507 m
Enfluejo Pado
- Alteco 30 m
Geografio
Alfluantoj Baganza
vdr

Tiu ĉi artikolo estas pri rivero. Ekzistas artikoloj pri urbo Parma kaj provinco Parma.


Parma: Lungoparma

Parma estas rivereto en norda Italio, en la samnoma provinco. Ĝi elfluas el Lago Santo Parmense, trafluas urbon Parma de sudo al nordo kaj poste, proksime de Mezzano Superiore, de dekstre enfluas al Pado.

La alto 1.852 metroj, kiun oni foje indikas pri ĝia fonto, estas fakte tiu de monto Marmagna, ĉe kiu situas Lago Santo Parmense; la lago mem situas malpli alte.

Kvankam italaj substantivoj finiĝantaj per "a" kutime estas ingenraj, oni uzas por rivero Parma ankaŭ la viran genron, eble pro la latina tradicio, laŭ kiu ĉiuj riveroj estas virgenraj.