Parma FC

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Parma FC
Nomo de klubo  Parma Football Club S.p.A.
Fondita  1913 (je la nomo Verdi AC)
refondo en 2004
Stadiono  Stadio Ennio Tardini en Parma
Kapacito  27 906
Prezidanto  Flago-de-Italio.svg Tommaso Ghirardi
Trejnisto  Flago-de-Italio.svg Roberto Donadoni
Ligo  Serie A
2011/12  8-a pozicio
Oficiala ttt  www.fcparma.com
Trikoto Kit body parma1112h.png Kit right arm parma1112h.png
Kit shorts parma1112h.png
Kit socks parma1112h.png
 
Hejme
Trikoto Kit body parma1112a.png Kit right arm parma1112a.png
Kit shorts parma1112a.png
Kit socks parma1112a.png
 
Ekstere
v  d  r
Information icon.svg

La klubo Parma FC (oficiala nomo Parma Football Club S.p.A.) estas futbalklubo el la norditala urbo Parma (Parmo).

La klubo ekestis en somero 2004 el la bankrotiĝo de la konzerno Parmalat, el kiu estis elprenita la tradicia sporta klubo Parma AC kaj refondita kiel Parma FC.

Historio[redakti | redakti fonton]

La stadiono Ennio Tardini, ekde 1923 bazo de la FC Parma

Fonda fazo[redakti | redakti fonton]

La klubo fondiĝis en 1913 origine je la nomo Verdi AC. Sed rapide la kluba nomo ŝanĝiĝis al la nomo de la urbo. La plej grandan tempon de sia ekzisto la kluba unua vira teamo pendolis inter la dua nacia ligo Serie B kaj la tria ligo Serie C. Fine de la 1960-aj jaroj ĝi malavancis al la malsupraj nur duon-profesiaj ligoj de Italio.

Post kiam la klubo plurfoje ŝanĝis sian posedanton kaj nomon, ĝi en la jaro 1970 kuniĝis kun la klubo AC Parmense. La tiel fortigita klubo ree avancis en la italan profesian futbalistan ligon, sed ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj restis malmulte sukcesa.

Sporte kulmina fazo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1985 la pli posta itala nacia trejnisto Arrigo Sacchi transprenis la manaĝeradon de la klubo. Sub sia gvido la unua vira teamo de la klubo Parma AC iĝis ĉampiono de la ligo Serie C1. Kiam la klubo havis pozicion en la mezo de la ligo Serie B, Arrigo Sacchi iĝis trejnisto de la klubo AC Milano.

La posteulo de Arrigo Sacchi, Nevio Scala en 1990 gvidis la teamon de la klubo lAC Parma al unuafoja transiro en la unuan italan ligon Serie A. Per la postenigo de iuj talentaj futbalistoj eksterlandaj en la klubo, Nevio Scala formis pintan teamon. Jam en la unua jaro la teamo sukcesis per la sesa pozicio en la ligo Serie A kvalifikiĝi por la UEFA-pokalo.

La sukceson financis la itala nutraĵoprodukta konzerno Parmalat, kiu iĝis kluba sponsoro kaj aĉetis 45 procentaĵojn de la kluba posedo.

La sukceso de la la kluba teamo je nacia kaj internacia nivelo igis ĝin interesa por multaj elstaraj futbalistoj: inter alie Fabio Cannavaro, Gianfranco Zola, Dino Baggio kaj Diego Fuser, ĉiuj membroj de la itala nacia teamo de futbalo, aliĝis al la teamo.

La trejnisto Nevio Scala en 1996 forlasis la klubon kaj lian postenon transprenis Carlo Ancelotti. Kun li en 1997 sukcesis dua pozicio en la nacia ligo Serie A - la plej bona pozicio de la klubo en sia historio. Fine de la sezono la teamo de la klubo AC Parma nur du poentojn estis malantaŭ la ĉampiono Juventus Torino.

Ekde sia transiro al la unua ligo Serie A la kluba teamo en ĉiu sekva jaro kvalifikiĝis je partopreno de la matĉoj pri la Eŭropa pokalo. La kluba teamo gajnis la sekvajn tri eŭropajn trofeojn: en 1993 la UEFA-pokalon de pokalvenkintoj kaj en 1995 kaj 1999 la UEFA-pokalon.

Malsukcesigo de la AC Parma kaj refondo kiel FC Parma[redakti | redakti fonton]

En la somero 2004 la konzerno Parmalat devis anonci sian bankrotiĝon. Tio koncernis ankaŭ la futbalan klubon. Nur per aparta leĝo, instigita de la nacia priindustria ministro Antonio Marzano eblis elprenis la klubon el la bankrota konzerna substanco. Kiel sekva kluba organizaĵo fondiĝis la klubo FC Parma, kiu transprenis la elstaran pozicion de la AC Parma en la futbala ligo Serie A kaj ĝis somero 2006 estis protektita je bankrotiĝo.

subtenantoj de la FC Parma

Aktualaj evoluoj[redakti | redakti fonton]

La 15-an de decembro 2004 Pietro Carmignani transprenis la postenon de kluba trejnisto de la antaŭulo Silvio Baldini, kun kiu la AC Parma en 2002 gajnis la italan pokalon. En la sezono 2004-2005 la financaj perturboj preskaŭ kaŭzis la malavancon de la kluba teamo el la unua ligo. La sekva sezono ree pli sukcesis kaj la teamo denove kvalifikiĝis poer la UEFA-pokalo.

La 12-an de majo 2008 la nur du monatojn antaŭe postenigita trejnisto Héctor Cúper pro la minaca malavanco el la unua ligo estis senpostenigita, kaj lia posteulo iĝis la antaŭa trejnisto de la junula teamo, Andrea Manzo. La vira kluba teamo tamen malavancis al la dua ligo Serie B, sed jaron poste sukcesis reavanci al la unua ligo kaj en la sezono 2009/2010 denove en la unua ligo estis tre sukcesa: En somero 2010 la sezono finiĝis per la lige oka pozicio, kaj preskaŭ atingiĝis partopreno de la UEFA-pokalo. La serio 2010/2011 estis iom malpli sukcesa, nun sezonofine rezultis la 12-a pozicio, kaj en la sezono 2011/2012 denove atingiĝis la oka pozicio kaj denove preskaŭ atingiĝis partopreno de la UEFA-pokalo: nun nur mankis du poentoj post la teamo Inter Milano.


Teamo de la sezono 2011/2012[redakti | redakti fonton]

n-ro pozicio lando futbalisto
1 golisto Flago de Italio Nicola Pavarini
3 defendo Flago de Venezuelo Rolf Feltscher
4 mezo Flago de Italio Stefano Morrone
5 defendo Flago de Italio Cristian Zaccardo
6 defendo Flago de Italio Alessandro Lucarelli
7 atako Flago de Francio Jonathan Biabiany (pruntita de la klubo Sampdoria Genova)
8 mezo Flago de Italio Daniele Galloppa
9 atako Flago de Argentino Hernán Crespo
10 atako Flago de Italio Sebastian Giovinco
11 atako Flago de Italio Sergio Floccari (pruntita de la klubo Lazio Romo)
13 defendo Flago de Portugalio Gonçalo Brandão (pruntita de la klubo Siena AC)
14 mezo Flago de Portugalio Danilo Luís Hélio Pereira
17 mezo Flago de Ĉilio Jaime Valdés (pruntita de la klubo Sporting Lisbono)
18 defendo Flago de Italio Massimo Gobbi
19 defendo Flago de Italio Matteo Rubin (pruntita de la klubo Torino FC)
n-ro pozicio lando futbalisto
20 mezo Flago de Italio Manuele Blasi
22 atako Flago de Italio Raffaele Palladino
23 mezo Flago de Italio Francesco Modesto
24 mezo Flago de Italio Gianluca Musacci (pruntita de la klubo Empoli FC)
28 mezo Flago de Maroko Abderrazzak Jadid
29 defendo Flago de Argentino Gabriel Paletta
32 mezo Flago de Hispanio Fernando Marqués
33 defendo Flago de Italio Fabiano Santacroce (pruntita de la klubo SSC Napoli)
40 mezo Flago de Niĝerio Obiora Nwankwo
77 mezo Flago de Brazilo José Eduardo de Araújo (Zé Eduardo)
80 mezo Flago de Italio Francesco Valiani
83 golisto Flago de Italio Antonio Mirante
92 golisto Flago de Italio Alberto Gallinetta
99 atako Flago de Italio Graziano Pellè


Sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Nacie[redakti | redakti fonton]

  • Itala pokalo (Coppa Italia):
    • venkoj (3): 1992, 1999, 2002
    • dua pozicio (2): 1995, 2001
  • Itala superpokalo (Supercoppa Italiana):
    • venkoj (1): 1999
    • dua pozicio (3): 1991, 1995, 2002
  • vicĉampiono de la ligo Serie A (1): 1997
  • vicĉampiono de la ligo Serie B (1): 2009

Internacie[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]