Parmenido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sanzio 01 Parmenides.jpg

Parmenido, filo de Pireto, naskiĝis en Elajo, suditalia urbo de Helenio en la dua duono de la sesa jarcento kaj mortis en la duono de la kvina jarcento a.K. Li estis poeto kaj filozofo, konsiderata la fondinto de la elaja skolo kaj skribis pri sia penso pere de heksametraj versoj. Lia verko iniciatiĝas pere de alegoria enkonduko kaj estas dividita en du partoj: La Vojo de la Vero kie li prezentas sian koncepton pri la vera naturo de la realaĵo kaj la dua parto Vojo de Eraro kaj La Vojo de la Opinio kie li prezentas la tradician ionian modelon de la naturo.

Vojo de la Vero[redakti | redakti fonton]

La Vojo de la Vero estas la vojo de la racio, de la logoso, kiu estas la privera kriterio, ĉar la racio ne estas asociita al la kredo. Parmenido asertas ke la nura realaĵo estas la esto, ke ne eblas alia realaĵo nek la eterna moviĝado de Heraklito. La malesto ne povas ekzisti ĉar ĝi ne estas pensebla. La esto kaj la penso estas unu sola afero, sen la esto ne estas penso. Tiele pensante Parmenido distingiĝas de la aliaj antaŭsokratuloj ĉar li ne konsideras la realaĵon kiel kosmologia konkretaĵo, sed kiel abstrakta ento. Inter la antaŭsokratuloj nur li kaj Pitagoro pensis simile. La nura diferenco de Pitagoro estas ke la parmenida esto ne estas principo kiel okazas al la pitagora numero, tio estas, la esto ne havis komencon, ĝi ne principiĝis. Kontraŭe de la instruoj de Heraklito Parmenido neas la movon kaj asertas ke la vera realaĵo estas senmova kaj tio kion ni konstatas kiel movo estas nur ŝajno, iluzio de la sensorganoj. Lia disĉiplo Zenono penos, poste, pruvi tiun aserton pere de la fama rakonto pri Aĥilo kaj la testudo.

Vojo de la Eraro[redakti | redakti fonton]

Laŭ tiu vojo oni akceptas la eblecon de ekzisto de la malesto kune la esto. Tio signifas akcekpti la ekziston de la nenio, granda eraro de la homa penso.

Vojo de la Opinio[redakti | redakti fonton]

Kvankam tiu vojo ne kondukas al la vero, oni povas pravigi ĝin ĝis nedifinita punkto. Ĝi estas la vojo de la ŝajno, de tio akceptebla ĝis punkto ne bone difinita, ĝi estas la vojo de la fenomenoj. La fenomenoj ekzistas kaj ili estas ŝanĝeblaj, moviĝemaj, vekantaj en la homoj diversajn opiniojn.


Kaŭze de tiaj konceptoj li estas konsiderata la unua metafizikisto de Historio kaj fondinto de ontologio.

Lia plej eminenta disĉiplo estis Zenono el Elajo. Alia daŭriganto de la parmenida pensmaniero estis Meliso el Samoso.



Antaŭsokrataj filozofoj

Mileta skolo : Taleso el Mileto · Anaksimandro · Anaksimeno

Pitagorana skolo : Pitagoro · Alkmeono el Krotono · Filolao el Krotono · Arkito el Tarento · Timeo el Lokreso

Efesa skolo : Heraklito — Elaja skolo : Ksenofano · Parmenido · Zenono el Elajo · Meliso el Samoso

Pluralismo : Anaksagoro · Empedoklo — Atomismo : Leŭkipo · Demokrito

La sofistoj : Protagoro el Abdero · Prodiko · Gorgio · Hippio · Critio

Diogeno el Apolonio