Parodimeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Parodimeso estas flanka ĝenro de la meso, je kiu plurvoĉa komponaĵo, ekz. sakrala moteto aŭ profana kanzono, estas parodiata.


Parodimanieroj[redakti | redakti fonton]

Oni povas parodii la komponaĵon, sur kiu baziĝas parodimeso, diversmaniere:

  • transpreni la originalon senŝanĝe;
  • transpreni la originalon kaj suplementi kromajn voĉojn;
  • transpreni ne ĉiujn voĉojn de la originalo kaj libere komponi al la restantaj kromajn voĉojn;
  • suplementi la originalon per libere komponitaj enmetaĵoj;
  • uzi nur la komencon de la originalo – per kio povas ekesti muzika ciklo.


Origino[redakti | redakti fonton]

Jam je la pli frue ekzistantaj firmkantaj mesoj kun fremdtenoro kaj kanzonmesoj oni parodiis jam ekzistajn komponaĵojn. Je tio parodio tamen limiĝis je unu voĉo. La diskanto-tenormeso plivastigis la parodiprocedon sur du voĉojn, je kio la originaloj jam povus deveni de plurvoĉa komponaĵo. Je la parodimeso kiel logika daŭrigo finfine oni parodias la tutan komponaĵon.


Florepoko kaj malpermeso[redakti | redakti fonton]

Parodimeso estas tipa ĝenro de la renesanco. Ekestinte el antaŭantaj ĝenroj de la 15-a jarcento, la parodimeso havis sian florepokon en la kvara epoko de la franc-flandra skolo. La Koncilio de Trento malpermesis la parodimeson kaj ĉiujn aliajn parodiojn de profanaj melodioj en sakrala muziko. Tamen oni atentis ĉi tiun malpermeson nur limigite.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]