Parolado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parolado estas longedaŭra parolo antaŭ publiko, ĝenerale pri specifa temo, farata de spertulo aŭ grava homo en formala okazaĵo.

Tipoj de parolado[redakti | redakti fonton]

Parolado povas esti:

  • Diskurso: ordigita, iom longa parolado celanta konvinki;
  • Lekcio: leciono en formo de scienc-instrua parolado en universitato aŭ alia samranga instituto;
  • Oracio: literatura verko, destinita por esti dirata antaŭ publiko, ofte dum funebro;
  • Oratoraĵo: literatura verko, destinita por esti dirata antaŭ publiko, ofte antaŭ asembleo;
  • Prelego: parolado forme simila al lekcio, kiu tamen povas esti adresita al pli vasta aŭ malpli konstanta publiko;

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri parol(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Granda parolisto estas duba faristo. 
  • Citaĵo
     Parolanto semas, aŭdanto rikoltas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-02.