Parolado de Putin pri Krimeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Krimea parolado" de Vladimir Putin la 18-an de marto 2014

Parolado de la Prezidanto de Rusio Vladimir Putin pri situacio en Krimeo okazis la 18-an de marto 2014 en Moskva Kremlo. Ĝi estis direktata al la Federacia Asembleo de Rusio kaj kunligita kun peto de la Parlamento de Krimeo pri akcepto de la respubliko al konsisto de Rusia Federacio.

Ĝi okazis du tagojn post la Referendumo pri statuso de Krimeo, dum kiu pli ol 96% loĝantoj (oficiale) subtenis apartenadon de Krimeo al Rusio kiel Respubliko Krimeo.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Dekomence Vladimir Putin konstatis, ke la referendumo okazis tute kontentige al internacia juro, kaj ĝiaj rezultoj estas veraj.

Li asertis, ke historie Krimeo kaj Sebastopolo estis rusa loko:

Citaĵo
 "...говорили, что Крым – это исконно русская земля, а Севастополь – русский город. Да, всё это мы хорошо понимали, чувствовали и сердцем, и душой...". 

En tiu loko pasis komuna historio de rusa, ukraina kaj krime-tatara popoloj; Krimeo estas unuiĝo de iliaj kulturoj:

Citaĵo
 "Крым – это и уникальный сплав культур и традиций разных народов". 

Li promesis, ke en Krimeo estos tri ŝtataj lingvoj: rusa, ukraina kaj krime-tatara.

Putin ankaŭ diris, ke nun en Ukrainio ŝtata potenco estas uzurpita de novnazioj, rusmalamantoj kaj kontraŭjudismanoj, kiuj organizis renverson en Ukrainio kaj tre influas al la vivo en Ukrainio:

Citaĵo
 "Главными исполнителями переворота стали националисты, неонацисты, русофобы и антисемиты. Именно они во многом определяют и сегодня ещё до сих пор жизнь на Украине." 

Li atentigis, ke Krimeo estas strategia objekto, kiu povas esti reale sendependa nur en konsisto de Rusio, por ke oni evitu disvastigiĝon de NATO al ĉi tiu teritorio. Li diris, ke Ukrainio estas partnero de Rusio, sed nepre devas garantii efektivigon de interesoj de la rusa loĝantaro en Ukrainio; Rusio ĉiam defendos ilin. Krome, li dankis krimeanojn pro ilia decido.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]