Parola tamburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paroltamburo)
Sablohorloĝa tamburo

Parola tamburo, ankaŭ pli mallonge paroltamburo,[1] estas tamburoj, per kiuj tamburistoj en orienta Afriko povas vorte komuniki. Per tiuj ĉi tamburoj ili povas interŝanĝi mesaĝojn kaj novaĵojn. Alia nomo estas tamo, kiu devenas de la volofa lingvo (vd. malsupren).

Multaj paroltamburoj havas sablohorloĝo-forman korpon kaj estas surstreĉitaj per du feloj interligitaj per ledoŝnuroj. Oni pinĉas la tamburon sub la brakon kaj ludas ĝin per kurba bastono. Per streĉado kaj malstreĉado de la supra brako oni povas ŝanĝi la tonalton per la ledoŝnuroj. Tiu ĉi apartaĵo ebligas ludi ĉiujn tonlingvojn de Ganao sur la tamburo (la tvian, haŭsa,[2] dagomban ktp.).

Je la tamo ĉiu popolo utiligas por la surstreĉado de la tamburkorpo apartan sistemon.

Lingvo, popolo aŭ teritorio Nomo
Akanoj Odondo
Aŝantioj Dondo
Dagombaoj Lunna
Haŭsoj, Sonrajoj Kalangu
Volofoj Tama aŭ Tamma
joruba Gangan, Dundun

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Afrikaj etnomuzikaj sciencistoj rifuzas la terminon parola tamburo, ĉar pli vere ĉiu tamburo parolas. Komparu Samuel Akpabot The Talking Drums of Nigeria African Music vol. 5 (4)(1975/1976): 36sj.
  2. Hermann Jungraithmayr (Funktion und Bedeutung der musikalischen Tonhöhe in afrikanischen Sprachen, en: Artur Simon (eldoninto): Musik in Afrika, Berlino 1983, p. 66ff.) emfazas tamen, ke la Haŭsoj ne havas tonlingvon, ĉar en tiu ĉi lingvo la tonaltoj precipe havas gramatikajn funkciojn, sed havas fundamentan signifon.