Pars pro toto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

pars pro toto estas latina esprimo, formo de metaforo. Laŭvorte ĝi signifas: ’parto por tuto’; fakte oni nomas tiel tiun komunikan formon, kiam oni mencias nocion, objekton en tiu formo, ke oni nomindikas nur ties pli malgrandan eron, unuon. Tio antaŭsupozas la komunan konatecon de la interparolantoj kaj ilian komunan konon de la temo.

En la politika scienco, la principo "PARS PRO TOTO" signifas, ke unu partio reprezentas ĉiam nur parton de la tuta socio, neniam ties tuton, sed volas influi la tutan socion per sia programo, efektivigo de la regado.

Oni uzas tion ofte por geografiaj nocioj, popoloj: tiel oni mencias Anglion anstataŭ Unuiĝinta Reĝlando, Peŝto anstataŭ Budapeŝto.