Parsifalo (opero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Parsifal
stilo: opero
verkisto kaj komponisto: Richard Wagner
premiero: la 22-an de julio 1882
premiera loko: festivalejo de Bayreuth
opera daŭro: ĉ. 4 horoj
loko de la scenaro: frua mezepoko
roloj:

Parsifal estas la titolo de opero kreita de la komponisto Richard Wagner. Wagner mem titoligis la triaktan verkon kiel "sceneja solena festivala verko" kaj fiksis, ke ĝi ekskluzive estu prezentata en la festivalejo de Bayreuth, celita nur al la verkoj de la komponisto. La opero temigas la mezepokan legendon pri la kavaliro Parsifalo, kaj orientiĝas laŭ la versa dramo "Parzival" de la mezepoka trobadoro kaj poeto Wolfram von Eschenbach.

Parsifalo antaŭ la grala kastelo, pentraĵo de Hermann Hendrich

Intenco de la komponisto[redakti | redakti fonton]

Unuarigarde la opero de Wagner impresas kvazaŭ "religia verko", kun solena muziko, festa malkovro de la Sankta Gralo, legenda kristana simbolo, celebro de la kristana sakramento de bapto kaj de la rito de komunio, do la celebro de sankta vespermanĝo, kaj tiel plu. Jam en siaj en Zuriko publikigitaj artaj eseoj li evoluigis la ideon, videbligi la kernon de la religieco per artaj rimedoj.

La komponisto klarigis, ke li por la transformigo de lia parabola mesaĝo pri la senŝuldigo de la homaro pere de kompato – montrite pere de la serĉanta Parsifalo kaj la suferanta Amfortas – elektis artan formon, kiu pere de religia simboleco havu "meditigan efikon al la spirito".

Historia fono[redakti | redakti fonton]

La enhavo orientiĝas laŭ la versa eposo "Parzival" de Wolfram von Eschenbach, sed koncentrigas la rakonton kaj ŝanĝas precipe la scenajn rekvizitojn gralo kaj lanco. La personaro estas reduktita al malmultaj ĉefaj personaĵoj, kaj la rakonto koncentriĝas pri la preskaŭ en ĉiuj verkoj de Wagner dominanta penso pri senŝuldiĝo kaj anima savo.

la Sankta Gralo (ilutstraĵo de Arthur Rackham, 1917)
titolpaĝo de la origina teksta broŝuro

La reĝo Titurel estas la posedanto de du relikvoj, la Sankta Gralo kaj la Sankta Lanco, kiuj ebligas realigi miraklojn. La Gralo estis la trinkujo ĉe la Lasta Vespermanĝo de Jesuo Kristo kaj kolektis la sangon de Kristo dum ties krucumado. La lanco estis tiu, per kiu romia soldato vundis la krucumitan Jesuon ĉe ties flanko. Titurel kolektis kavalirojn ĉirkaŭ si, kiuj, fortigite de la miraklaj relikvoj, eliras al diversaj partoj de la mondo kaj batalas por la bono. Ankaŭ la kavaliro Klingsor pasintece klopodis iĝi membro de la frataro de gralaj kavaliroj, sed pro sia ne sufiĉe morala vivo malakceptiĝis. Sekve li mem fortranĉis siajn testikojn, do "malvirigis" sin, kaj en la dezerto kreis kontraŭimperion, sorĉan ĝardenon kun delogaj junaj virinoj. Li ĵuris, senpotencigi la reĝon kaj la kavaliran frataron kaj mem akapari la sanktajn relikviojn.

Pluraj el la kavaliroj ne sukcesis rezisti la tentiĝon de la belaj sorĉaj knabinoj, kaj sekve Amforas, la filo de Titurel, armite per la Sankta Lanco, ekvojis batali kontraŭ Klingsor. Sed ankaŭ li estis delogita fare de sekreta belulino. Klingsor sukcesis forpreni de li la Sanktan Lancon, kaj dum la batalo pri la lanco Klingsor vundis la kontraŭulon per la lanco – ekde tiam Amforas terure suferis pro la dolorega vundiĝo, kiu ne fermiĝas. Per ĉiu nova malvualigo de la Sankta Gralo, kiu fortigas la potencon de la tuta kavalira frataro, la vundiĝo denove eksangas kaj replifortiĝas la dolorego.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]