Partenono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Parthenon.jpg

Partenono (helena, salono de virgulinoj), dora konstruaĵo el la helenisma altklasika periodo, sanktigata al la diino Atena Parthenos (helena, virga Atena) kaj ĉefa templo de la akropolo de la poliso Ateno. La peripteron konstruis la konstruiganto Iktino kaj Kalikrato de 447 al 432 a. K. dum la leĝdonado de Periklo. La templon – tute de blanka marmoro – dekoris riĉaj murpentraĵoj de diaĵoj kaj herooj, valormetaloj kaj la fama kultbildo de Atena kiu skulptis Fidio.

Ĝi utilis pretertempe ol kristana preĝejo, moskeo kaj municiejo. 1687 ĝi preskaŭ detruiĝis. La konstruaĵo iĝis parte renoviga ĝis 1840.

La konstruo kaj la ekstera vidaĵo[redakti | redakti fonton]

horizontala projekciaĵo de periptero

La partenono havas longecon de 72 metroj kaj larĝo de 34 metroj (2.448 kvadrataj metroj). Ĝi apartenas al tipo de periptero kiu konsistas de rektangula kerna konstruaĵo (naos), ĉiuflanke ĉirkaŭata de dora kolonaro (la hipostilo): 8 kolonoj laŭlarĝe, 15 laŭlonge kaj ene de la kolonaroj, ĉiufoje 4 kolonoj al la interno de la hipostilo, antaŭ la portalojn. Ĝi konsistas tial de sume 50 kolonojn.

La kompleta entablemento estis dekorita per figursenca friso. La 160 metrojn longa iona friso, ĉirkaŭe la kernan konstruaĵon, priskribas la panatenajn festivalojn. Reliefo de la orienta flanko priskribas junan knabinon kiu transdonas peplos (antikva dammantelo) al unu de atenaj oficistoj. La ĉiujaraj panatenaj festivaloj pintis en ĉi tiu transdono.

La batalo de lapito kontraŭ centaŭron al friso

La certe plej interesa reliefo el la eksterna friso priskribas la batalon de lapito kontraŭ centaŭron. Elorigine la entablemento estis senarabeska ĝis la atena plastikisto Fidio skulptis ĉiujn 92 surpentrajn metopojn (ortangulaj, marmoraj slaboj kiu formigas parte la freton) en 433 a.K.

La interna ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

La partenono estis interne disa; ambaŭ ĉambroj havas altecon de ĉirkaŭ 19 metroj. La plafono estis ambaŭflanke ruĝe-brune panela.

La suda portalo kondukis en sanktejon kiun subtenis kvar kolonoj. De la tiama interna ekipaĵo oni scias nenion certan.

Jam de cent metroj da interspaco al templo oni rekonas la grandan kultbildon de Atena Parthenos, kiu skulptis Fidio inter 447 kaj 438 a.K. La statuo estis proksimume dek unu metrojn alta. La kerno de la figuro estis el ligno, sed la eksteraĵo estis el valormetaloj, eburo kaj juvelŝtonoj. En la dekstra mano la kultbildo teniĝis nikeon (niké, diaĵo de venko) de eburo kaj oro. La soklon dekoris reliefo kun la bildaĝo de la naskiĝo de Pandora. La kompleta verko de Fidio staris meze de malprofunda akvobaseno kiu estis ĉirkaŭata de dek ses kolonojn. La envera luma reflektis sur la skulpto tra tian basenon. La stranga brileto kiu heligis la ĉambron emfazis la ĉeestanta diecon. La skulpto estis perdata en la kvara jarcento dum transporto alKonstantinopolo. Ĝia ekzistado estis pruvita pere de bildojn sur vazoj, moneroj kaj vojaĝimpresoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]