Partidoalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Partidoalto estas subgenro de sambo, kiu ekestis en Rio-de-Ĵanejro dum la 1930-aj jaroj. Ĝia ritma skemo estas dutakta, je kio la du taktoj pro sia disdonado de akcentaj kaj malakcentaj frapoj havas tre malsamajn karakterojn.

Partidoalto: ritma skemo

La skemoj de la unuopaj instrumentoj orientiĝas je tio laŭ la direkto de partidoalto, kiun ĝi antaŭkondiĉigas per siaj akcentaj kaj malakcentaj frapoj. Estas grave je tio, ke la metodo de partidoalto distingiĝas disde la koncepto de kleo tipa por afrikokuba muziko. En brazila muziko la akcentoj estas libere elŝanĝeblaj, kaj kelkaj akompanritmoj el la sambo estas ankaŭ uzeblaj en partidoalto. Tre ofte oni ludas partidoalton per frototamburo nome cuica.