Partio Demokratia de Kosovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio Demokratia de Kosovo
Partia Demokratike e Kosovës
partio
Lando  Kosovo
Estro Hashim Thaçi
Fondiĝo 14-a de majo 1999
Lingvo(j) Albana
Ideologio socialdemokratio, maldekstra centrismo
Retejo www.pdk.info
vdr

La Partio Demokratia de Kosovo - albane Partia Demokratike e Kosovës (PDK) - estas nacia socialdemokratia politika partio en la juna ŝtato Kosovo kun grandparte albana enloĝantaro, memstara nur ekde februaro 2008 kaj antaŭe aŭtonoma regiono de Serbio sub administrado de la Unuiĝintaj Nacioj. [1] La partio fondiĝis la 14-an de majo 1999, iniciate de Hashim Thaçi, antaŭe gvidanto de la Kosova Liberiga Armeo (UÇK) kaj j ekde la 1-a de marto 2008 ĉefministro de Kosovo. La 2-an de novembro 2010 la kosova parlamento senpostenigis la registaron de Hashim Thaçi per malfida voĉdono. La 12-an de decembro 2010 li kaj la partio PDK tamen laŭ informoj de la ŝtata balota komisiono klare per 33,5 procentaĉoj de la civitanaj voĉoj venkis en parlamenta baloto kaj refariĝis ĉefministro de la lando.

Referencoj

  1. Vidu ankaŭ la artikolon pri la Unuiĝintaj-Nacioj-Misio pri Intertempa administrado de Kosovo (UNMIK - la esperanta titolo estas iom tordita, sed tiel ĝi kongruas al la internacia mallongigo).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj