Partio Liberal-Demokrata de Moldavio
El Vikipedio
| Partio Liberal-Demokrata de Moldavio | |
|---|---|
| Partidul Liberal Democrat din Moldova | |
| Estro | Vlad Filat |
| Lando | |
| Fondiĝo | 8-a de oktobro 2007 |
| Ĉefa sidejo | Kiŝinevo |
| Ideologio | Kristana demokratio Konservativa liberalismo |
| Internacia aliĝo | laŭ la stato de decembro 2010 ankoraŭ ne |
| Retejo | http://www.pldm.md |
La Partio Liberal-Demokrata de Moldavio - moldave (do rumane) Partidul Liberal Democrat din Moldova - estas kristandemokratia politika partio en Moldavio. Ekde la jaro 2007 gvidas ĝin la politikisto Vlad Filat. En la parlamenta baloto de la 28-a de novembro 2010 la partio atingis 29,4 procentaĵojn de la voĉoj kaj iĝis la dua plej forta politika partio de la lando.