Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj
emblemo
Eŭropa politika partio • metaorganizaĵo
Komenco 10-a de novembro 1992 vd
Sidejo Bruselo
Ideologio

socialdemokratiodemokrata socialismo • eŭropismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Achim Post vd
Ĉefestro(j) Sergei Stanishev vd
Membro de Registro de Eŭropaj Politikaj Partioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Prezidanto Emblemo

Poul Nyrup Rasmussen
Bazaj informoj
fondodato: 10-a de novembro 1992
fondoloko: Hago
prezidanto: Poul Nyrup Rasmussen
ĝenerala sekretario: Philip Cordery
partia disdivido: 32 membraj partioj
centra oficejo: rue du Trône, 98
1050 Bruselo
Belgio
koloroj: ruĝa
retejo: www.pes.org

La Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES) aŭ en iuj lingvoj alternative Partio de Eŭropaj Socialistojangle Party of European Socialists (PES), france Parti socialiste européen (PSE), germane Sozialdemokratische Partei Europas (SPE), hispana Partido Socialista de Europa (PSE), svede Europeiska socialdemokratiska partiet (ESP) – estas la kunligo de la socialdemokratiaj, socialistaj kaj laboraj partioj de Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La internacia kunlaborado inter socialdemokratiaj kaj socialistaj partioj komenciĝis dum la epoko de la laborista movado dum la dua duono de la 19-a jarcento en Eŭropo. La komuna membreco en la monda organizaĵo Socialista Internacio por la socialdemokratiaj kaj socialistaj partioj de okcidenta Eŭropo estis la bazo por ilia kunlaboro kadre de la naskiĝanta Eŭropa Komunumo post la Dua Mondmilito.

Dum januaro 1957 socialdemokratiaj kaj socialistaj partioj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo unuafoje okazigis komunan kongreson en Luksemburgio kaj konsentis pri kreo de "interkomunikiga oficejo de la socialistaj partioj de la Eŭropa Komunumo".

Kadre de la 8-a tiaspeca kongreso dum junio 1971 en Bruselo la instanco ricevis la ŝanĝitan nomon "oficejo de la socialdemokratiaj partioj de la Eŭropa Komunumo".

En la kunsido de la oficejo la 5-an de aprilo 1974 en Luksemburgio fondiĝis la "Ligo de la socialdemokratiaj partioj en la Eŭropa Komunumo" kiel tegmenta organizaĵo por la naciaj socialdemokratiaj kaj socialistaj partioj de la membroŝtatoj. La partioj tamen ne sukcesis konsenti pri unueca nomo, kio gvidis al diversaj difinoj de la ligo: federatie (federacio) en Nederlando, union (unio) en Francio, Bund (asocio) en Germanio, confederation respektive confederazione (konfederacio) en Britio kaj Italio, kaj samenslutingen (kunligo) en Danio. La sidejo de la partia oficejo nelonge post tio estis translokigita de Luksemburgo al Bruselo. Unua prezidanto de la Ligo iĝis la germano Wilhelm Dröscher (SPD); lin flankigis la du anstataŭantoj Sicco Mansholt (eksa prezidanto de la Eŭropa Komisiono) kaj Robert Pontillon (internacia sekretario de la francaj socialistoj).

Post la unuaj rektaj balotoj por la Eŭropa Parlamento dum junio 1979 la membropartioj de la Ligo havis la plej multajn parlamentanojn kaj per 113 parlamentanoj antaŭ la 107 parlamentanoj de la konservativa Eŭropa Popola Partio konsistigis la plej fortan frakcion.

Dum la duaj balotoj por la Eŭropa Parlamento dum junio 1984 la kunligitaj partioj gajnis voĉojn kaj per 130 frakciaj parlamentanoj kontraŭ 110 de la konservativa Eŭropa Popola Partio duafoje konsistigis la plej fortan frakcion.

Pro la Traktato de Mastriĥto pri la fondiĝo de la Eŭropa Unio kaj la renovigita kontrakto pri la Eŭropa Komunumo kun ties paragrafo 138a pri eŭropaj partioj, dum la kongreso en Hago la 9-an kaj 10-an de novembro 1992 fondiĝis la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES) - laŭ iuj naciaj membropartioj alternative difinita kiel Partio de Eŭropaj Socialistoj (PES). Same dum 1992 la socialistaj kaj socialdemokratiaj junularaj movadoj de Eŭropo kunligiĝis en asocio kun la mallongigo ECOSY.

La eŭropa partio konsistas el 32 partioj el ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj krome inkluzivas la novegan Arbeiderpartiet. En Kroatio, la Respubliko Makedonio, Svislando kaj Turkio la partio havas asociigitajn membropartiojn.

Ekde aprilo 2004 la eksa dania ĉefministgro kaj nuna eŭropa parlamentano Poul Nyrup Rasmussen estas la prezidanto de la PES.

En la Eŭropa Parlamento PES okupas frakcion kiu nomas Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj (S&D) kun 184 seĝoj komence de 7-a oficperiodo (14-a de julio 2009). Ĝiaj membroj venas el ĉiuj 27 EU-membroŝtatoj. Frakcia prezidanto estas la germana socialdemokrato Martin Schulz.

PES-membroj de la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu ĝidas la Exuropan Union inter 2004 kaj 2009, estas la vicprezidantoj Günter Verheugen (SPD) kaj Margot Wallström (SAP) kaj la komisaroj Joaquín Almunia (PSOE, valutoj), Danuta Hübner (SLD, regiona politiko), László Kovács (MSZP, impostoj), Peter Mandelson (Laborista, komerco) kaj Vladimír Špidla (ČSSD, laboro kaj socialaj aferoj).

En la Eŭropa Konsilio la PES reprezentiĝas per Gordon Brown ( Britio), Alfred Gusenbauer ( Aŭstrio), Gediminas Kirkilas ( Litovio), Sergei Staniŝev ( Bulgario), Ferenc Gyurcsány ( Hungario), José Sócrates ( Portugalio) kaj José Luis Rodríguez Zapatero ( Hispanio).

Partiaj prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Ligo de la socialdemokratiaj partioj de la Eŭropa Komunumo[redakti | redakti fonton]

Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES)[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj sekretarioj[redakti | redakti fonton]

Ligo de la socialdemokratiaj partioj de la Eŭropa Komunumo[redakti | redakti fonton]

Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES)[redakti | redakti fonton]

Membroj[redakti | redakti fonton]

Membraj partioj de la PES[redakti | redakti fonton]

ŝtato membropartio membroj de la EP
 Aŭstrio Sozialdemokratische Partei Österreichs (SPÖ) 7
 Belgio
Flandrio
Valonio

Socialistische Partij Anders (sp.a)
Parti Socialiste (PS)

3
4
 Britio
Britio
Nord-Irlando
 

Labour Party
Social Democratic and Labour Party
/ Páirtí Sóisialta Daonlathach an Lucht Oibre (SDLP)

19
0
 
 Bulgario Българска социалистическа партия (БСП)
/ Bălgarska Socialističeska Partija (BSP)
5
 Kroatio Socijaldemokratska Partija Hrvatske (SDP) 5
 Ĉeĥio Česká strana sociálně demokratická (ČSSD) 2
 Danio Socialdemokraterne 5
 Estonio Sotsiaaldemokraatlik Erakond (SDE) 3
 Finnlando Suomen Sosialidemokraattinen Puolue (SDP) 3
 Francio Parti Socialiste (PS) 31
 Germanio Sozialdemokratische Partei Deutschlands (SPD) 23
 Grekio Πανελλήνιο Σοσιαλιστικό Κίνημα (ΠΑΣΟΚ)
/ Tutgrekia Socialista Movado (PASOK)
8
 Hispanio Partido Socialista Obrero Español (PSOE) 24
 Hungario Magyar Szocialista Párt (MSZP)
Magyarországi Szociáldemokrata Párt (MSZDP)
9
0
 Irlando Irish Labour Party / Páirtí an Lucht Oibre 1
 Italio Partito Socialista Italiano (PSI) 12
1
 Kipro Κίνημα Σοσιαλδημοκρατών ΕΔΕΚ
/ Kínima Sosialdimokratón EDEK
0
 Latvio Latvijas Sociāldemokrātiskā Strādnieku Partija (LSDSP) 0
 Litovio Lietuvos Socialdemokratų Partija (LSDP) 2
 Luksemburgo Lëtzebuerger Sozialistesch Arbechterpartio
/ Parti Ouvrier Socialiste Luxembourgeois (LSAP)
1
 Malto Partit Laburista / Malta Labour Party (MLP) 3
 Nederlando Partij van de Arbeid (PvdA) 7
 Norvegio Arbeiderpartiet (Det norske Arbeiderparti DnA) --
 Pollando Sojusz Lewicy Demokratycznej (SLD)
Unia Pracy (UP)
5
 
 Portugalio Partido Socialista (PS) 12
 Rumanio Partidul Social Democrat (PSD) 12
 Slovakio SMER – sociálna demokracia* 3
 Slovenio Socialni demokrati (SD) 1
 Svedio Socialdemokraterna
(Sveriges socialdemokratiska arbetareparti SAP)
5

* Sekve de la koalicio de la SMER kun la ekstreme dekstra partio SNS la membreco en la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj dum oktobro 2006 estis paŭzigita.

Krome al la ESP-frakcio en la Eŭropa Parlamento apartenas sendependa parlamentanino de la itala partio L'Ulivo ("la olivo"), la du parlamentanoj de la listo Italia dei Valori, la tri parlamentanoj de la pola nova partio Socjaldemokracja Polska, unu el la parlamentanoj de la pola partio Samoobrona kaj unu el la parlamentanoj de la bulgara Partija Balgarski Socialdemokrati.

Asociigitaj partioj[redakti | redakti fonton]

 Bulgario Партия Български социалдемократи (ПБС)
/ Partija Balgarski Socialdemokrati (PBS)
 Nord-Makedonio Социјалдемократски Сојуз на Македонија (СДСМ)
/ Socijaldemokratski Sojuz na Makedonija (SDSM)
  Svislando Sozialdemokratische Partei der Schweiz (SP)
/ Parti socialiste suisse (PS)
 Turkio Cumhuriyet Halk Partisi (CHP)
Demokratik Toplum Partisi (DTP)

Observantaj partioj[redakti | redakti fonton]

 Andoro Partit Socialdemòcrata (PS)
 Bosnio kaj Hercegovino Socijaldemokratska Partija BiH
 Islando Samfylkingin (S)
 Israelo העבודה / Avoda
מרצ-יחד / Meretz-Jachad
 San-Marino Partito dei Socialisti e dei Democratici (PSD)
 Serbio Демократска странка (ДС) / Demokratska Stranka (DS)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]