Partio socia demokrata (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio socia demokrata
Social Democratic Party
emblemo
partio
Komenco 26-a de marto 1981 vd
Fino 1988 vd
Poste Social Democratic Party • Liberalaj Demokratoj vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo 4 Cowley Street
Fondinto(j) Roy Jenkins vd
vdr

La partio socia demokrata estis brita politika partio kiu estiĝis en 1981 kaj en 1988 unuiĝis kun la partio Liberal por krei la partion Liberal Democrat post pluraj jaroj de aliancado al tiu partio.

Kvar gravaj antaŭaj ministroj forlasis la laboristan partion en 1981 ĉar ili kredis ke tiu partio tro maldekstremis. Ili fondis la socian demokratan partion kiu subtenis ekonomiajn reformojn similajn al tiuj de Margaret Thatcher sed favoris pli da bonfartaj pagoj ol la Konservativoj.

La partio neniam gajnis sufiĉe da popola subteno por ludi tre gravan sendependan rolon, kaj pro tio alianciĝis al la partio Liberal, kun kiu fine ĝi unuiĝis.