Partituro por piano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
pianopartituro de la orkestropartio de Rhapsody in Blue de George Gershwin

Partituro por pianopianopartituro estas la pianoversio de orkestropartituro, ekz. de opero, de oratorio, sed ankaŭ de simfonio, de konĉerto, de teatromuziko aŭ de baleto. Praktikan signifon ricevas pianopartituro precipe ĉe la akompanado de voĉkantaj soloistoj, ĉe ĥorproboj kaj ĉe proboj por scenaj prezentadoj de opero kaj baleto, ĉe kiuj la uzado de orkestro ne estas sencodona kaj finance ne realigebla.

Historio[redakti | redakti fonton]

La partituro por piano evoluis, ekde kiam la figurita baso kiel akorda framo ne estis kutima por muzikensembloj, do ekde meze de la 18-a jarcento. Pianopartituroj kun apartaj sistemoj por la kantvoĉoj estas dokumentitaj ekde la 1770-aj jaroj. Pri la redono de la instrumentado klopodas la pianopartituroj ekde la 19-a jarcento. Specifaj ludoteknikoj de pianopartituro kiel duobligo per oktavoj kaj tremsonoj male ankaŭ influis la metadmanieron de originalaj pianokomponaĵoj.

Teknikaj plifaciligoj ĉe la notkompostado kaj la disvastiĝo de hejmmuziko sekvigis ekde ĉ. 1830 al grandkvantaj eldonoj. Pro la kreska komplekseco de la komponstrukturo ekde la li malfrua 19-a jarcento pianopartituroj fariĝis problemaj. Kelkaj komponistoj mem verkis partiturojn por piano aŭ pianoversiojn de siaj verkoj; ekzempoj por tio estas de Johannes Brahms (Ein deutsches Requiem), Max Reger (100-a psalmo) kaj Carl Orff (Carmina Burana).

Maloftakaze oni metis pianopartiturojn ankaŭ tute aŭ parte por kvar manoj aŭ eĉ por du pianoj, se la muzika strukturo estas tre komplika. Ekzemple la pianopartituro de la opero Wozzeck de Alban Berg enhavas kelkajn kvarmanajn partojn, dum kiam por la baleto Der wunderbare Mandarin de Béla Bartók ekzistas partituro por piano, kiu estas seninterrrompe metita por du pianoj. La reduktita prezentado de operoj per du pianoj estis kutima dum longa tempo.

Ekde la 20-a jarcento la graveco de pianopartituroj malpliiĝis por novaj verkoj: Distra muziko kaj ĵazo ofte preferis reduktadon de la pianometaĵo sur akordsimbolojn, kaj la „serioza muziko“ atingis kontraŭe kompleksecon, kiu dubindigis la reduktadon sur la pianosonon. – Por la ekzercado de operoj, mesoj, oratorioj kaj aliaj voĉkantaj verkoj pianopartituroj daŭre estas nemalhaveblaj.

Produktado kaj apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

La pianotaŭga notado de orkestroverko sur du notliniaroj enhavas specifajn problemojn. Kelkajn apartaĵojn de orkestrosono piano nur aproksime estas redoneblaj, ekz. akordoj, kiuj etendiĝas sur plurajn oktavojn, longe eltenataj aŭ ŝvelantaj tonoj, perkutaj sonoj sen ekzakta tonalto aŭ la diferenco inter arĉludo kaj plukludo ĉe arĉinstrumentoj.

Tradiciaj trukoj por transmeti orkestrosonojn en pianopartiturojn estas ekz. Alberti-basoj por ripetataj arĉinstrumentaj akordoj, rapide alternaj oktavtonoj en la baso por tremsonoj aŭ tamburrulado samkiel mallongaj arpeĝoakordoj por arĉinstrumenta plukludado.

Se oni provas transmeti la tutan nototekston de partituro, la pianopartituro fariĝas malklare aranĝita kaj je pli grandaj orkestroinstrumentadoj preskaŭ ne plu ludebla. Se oni reduktas la nototekston favore al ludebleco, fakte temas pri interpretado, ĉar foje oni devas reliefigi kelkajn karakterizaĵojn kaj neglekti aliajn. Pli modernaj pianopartituro do foje indikas menciindajn kromvoĉojn, kiuj troŝarĝus la pianoaranĝaĵon, per etaj helpnotoj.

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

Koncertprezentadoj, ekzercado kaj hejmmuziko[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento ekzistis pianoaranĝaĵoj por koncerta uzo, kiuj estis nenio alia ol komplikaj pianopartituroj. Solistaj koncertprezentadoj de pianopartituroj preskaŭ ne okazas. Pianopartituroj nuntempe ĉefe servas al ekzercado. La praktiko, kiu antaŭvidis la pianopartituron precipe por la profesia ekzercado (sed kalkulis per ĝia vendado al muzikŝatanto), estas distingenda de multaj kvarmanaj aranĝaĵoj por la hejma muzikado de amatoroj, kiu en la muzikauŝkulta historio ludas ne-subtaksendan rolon kaj kies populareco nur malpliiĝis pro la ĝenerala disvastiĝo de la sondisko komence de la 20-a jarcento. Por la hejmmuziko ekzistis ankaŭ multaj pianopartituroj de konĉertojsimfonioj.

Ĉefe en la ĥormuziko ankaŭ nuntempe ekzistas prezentadoj kun piano anstataŭ orkestro. Rekte parenca al la pianopartituro estas la orgenopartituro, ĉe kiu oni aranĝas la orkestropartion por orgeno; oni uzas ĝin prefere por prezentadoj kadre de diservoj. La instrumentado ĥoro kaj orgeno evoluis al memstara ĝenro.

Koreografio kaj enscenigo[redakti | redakti fonton]

La pianopartituro estas grava fonto por la baletmuziko de la malfrua 18-a kaj tuta 19-a jarcentoj. Multaj baletoj estis aranĝitaj en pianopartiturojn. Tiuj ĉi poste servis unuflanke kiel modelo por hejmmuziko, kiu ebligis la postaŭskultadon de baletmuzikoj simile al opermuziko. Aliaflanke ili servis kiel modelo por la ekzercado de baletoj kaj estis ludataj de akompanpianisto. Ofte ĉi tiuj pianopartituroj enhavas notojn pri la koreografio kaj estas per tio grava fonto.

En la opero reĝiasistantoj uzas la pianopartiturojn ankaŭ kiel reĝiolibroj, en kiuj samtempe al muzika sinsekvo estas notitaj sursceniĝoj aŭ scenejoteknikaj agadoj. Ankaŭ la sufloroj laboras kun pianopartituroj. – Ankaŭ por la tradukado de opertekstoj aŭ por la plandado de reĝio oni preferas pianopartiturojn al orkestropartituroj, ĉar la kantotekstoj estas pli bone legeblaj kaj oni malpli ofte devas foliumi.

Pianodirektado[redakti | redakti fonton]

Plua varianto de la pianopartituro estas la piano-direktadvoĉo, kiu en la distra muziko de la 19- kaj 20-a jarcentoj (salonorkestroj) daŭrigis la praktikon de la figurita baso, do formis ritman kaj akordan fundamenton, por garantii la kunteniĝon de la ofte diversdevenaj orkestranoj, kaj anstataŭ orkestropartituro orientigis la orkestrestron, sidantan ĉe piano, pri la daŭriĝo de muzikaĵo kaj voĉkomencejoj. Ĉi tiu speco de aranĝita pianopartituro transiras en la 20-a jarcento en akordnotado por klavariloj.

Ankaŭ sur la kampo de opereto sur la dirigentpupitro kuŝis plejparte pianopartituroj anstataŭ orkestropartituroj. Por la vienaj operetoj de la t.n. „arĝenta epoko“ eĉ nuntempo tio validas grandparte. Pro timo pri rabokopioj oni komence ne presis la orkestropartiturojn kaj produktis anstataŭe pianopartiturojn por la direktado. Nur ekde ĉ. la 1990-aj jaroj pli kaj pli dirigentpartituroj pri operetoj disponeblas. Bone faritaj pianopartituroj de ĉi tiu ĝenro tamen enhavas la informojn necesajn por direktado, kvankam ĉi tiu tradicio intertempe ĉesis.

Pianoskizo[redakti | redakti fonton]

Malan vojon de pliampleksigo ekde pianoaranĝo al orkestroaranĝo surpaŝas la pianoskizoj, kiujn produktis kelkaj komponistoj kiel ekz. Gustav Mahler por la preparado. Partiturigitaj pianoskizoj aperas en italaj operoj por la voĉoj de marŝbandoj, aranĝataj nur ĉe la prezentoloko por la lokaj bandoj. – Interŝtupon inter pianoskizo kaj partituroj prezentas la partiĉeloj.

Ankaŭ por la labordivida produktado de muziko pianoskizo povas esti grava: por la produktado de filmmuziko en studiosistemo (ekz. ĉe Max Steiner) oni produktis la muzikon komence en la formo de pianoskizo aŭ de partiĉelo kaj poste fakuloj instrumentis ĝin.

Literaturo[redakti | redakti fonton]