Partizánske
| Partizánske (Baťovany) |
|||
| hungare: Simony | |||
| urbo | |||
|
Elaviadila vido al Partizánske
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Partizánske | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Trenčín | ||
| Distrikto | Distrikto Partizánske | ||
| Historia regiono | Supra Hungarujo | ||
| Parto de | Stredné Ponitrie | ||
| Montaro | Danuba montetaro | ||
| Riveroj | Nitra, Nitrica | ||
| Situo | Partizánske | ||
| - alteco | 195 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 48°37′31″N 18°22′21″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.62528 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.62528°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 22,375 km² (2 237,5 ha) | ||
| Loĝantaro | 24 335 (31.12.2007) | ||
| Denseco | 1 087,6 loĝ./km² | ||
| Orogenenezo montariĝo |
Tribeč | ||
| Fondo | 8-a de aŭgusto 1938 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 958 01 | ||
| Telefona antaŭkodo | +421-38 | ||
| Aŭtokodoj | PE | ||
| NUTS | 505315 | ||
|
Situo enkadre de Regiono Trenčín
|
|||
| Retpaĝo: www.partizanske.sk | |||
Partizánske
[PARtiza:nske] (ĝis 1949 nomata Baťovany [batjovani]; hungare Simony [ŝimonj]) estas urbo en Slovakio en la regiono Trenčín. Ĝi havas proksimume 25 000 enloĝantojn.
Enhavo |
Historio [redakti]
En nekonata pratempo estis tie fortikaĵo, sed en 1411 Sigismundo donis permeson konstrui pli novan fortikaĵon al figuro Simon laŭ bordo de Nitra (rivero). En 1910 loĝis tie 458 homoj, precipe slovakoj. La urbeto apartenis al la hungara departemento Bars ĝis 1919, poste al Ĉeĥoslovakio.
En 1939 ĉeĥa entreprenisto Tomáš Baťa fondis ŝu-fabrikon.[1] Por siaj dungitaj laboristoj li konstruigis tie tipajn ruĝbrikajn domojn, sekve de kio la loĝantaro tre multiĝis. En 1949, pro malamo de la ĉeĥoslovaka komunisma reĝimo al la foririgita Baťa, la urbo ŝanĝis sian nomon al Partizánske, omaĝe al la partizanoj partoprenintaj en la slovaka nacia ribelo okazinta en 1944.
Geografio [redakti]
La urbo situas sub la montaro Tribeč [tri:beĉ], ĉe la kunfluejo de riveroj Nitra [njitra] kaj Nitrica [njitrica]. Krom la eksa Baťa-fabriko ekzistas tie ankaŭ manĝaĵ-industrio.
Urbopartoj [redakti]
- Centro - komerca parto de la urbo, meze de ĝi situas hotelo, panorama kinejo Partizán [partizan], superbazaro Prior [prior], Urba kultura centro Partizánske, distrikta oficejo, placo.
- Šípok [ŝipok] - pli nova el duopo de betondomaroj, konstruita laŭ la fluo de la rivero Nitra. Enloĝantaro nombras 5500. Konstruita ĉe la fino de la socialisma epoĥo en la 1980-aj jaroj.
- Luhy [luhi] - pli malnova kaj pli granda betondomaro. Konsistas el klasikaj "paneldomoj". Ĉefaj partoj estas Veľká okružná [veljka okruĵna] kaj Malá okružná [mala okruĵna]. Enloĝantaro ĉirkaŭ 9000.
- Štrkovec [ŝtrkovec] - plej malnova urboparto, konstruita danke al la ĉeĥa entreprenisto Tomáš Baťa, kiu fondis en Partizánske la firmaon "Závody 29. augusta" (ZDA, Esperante Entreprenoj de la 29a de Aŭgusto). Konsistas ĉefe el familiaj domoj.
- Šimonovany [ŝimonovani] - historia urboparto, origine aparta civito, sur kies katastro la urbo Partizánske konstruiĝis. Troviĝas tie brikfabriko, kastelo de la familio Šimoni [ŝimoni], grenstokejo.
- Veľké Bielice [veljke bielice] - origine aparta civito, sur la rivero Belanka [belanka]. Situas ĉe la elira vojo el Partizánske direkte al Topoľčany [topoljĉani].
- Malé Bielice [male bielice] - origine aparta civito.
- Návojovce [navojovce] - civito direkte al Hradište. Troviĝas tie ĝardenista kolonio, kie danke al radioantenoj oni foje kaptis SOS-signalon de marŝipo. La ŝipanaro saviĝis.
Vidindaĵoj [redakti]
-
uzino de Baťa
Transporto [redakti]
Tra Partizánske kondukas fervoja linio numero 140 de Nové Zámky al Prievidza.
Famaj personoj [redakti]
Civitanoj [redakti]
- Miroslav Dvorský [miroslav dvorski:] - slovakia oper-kantisto (tenoro).
- Peter Dvorský [peter dvorski:] - monde konata slovakia oper-kantisto (tenoro).
Aliaj [redakti]
- Tomáš Baťa [toma:ŝ batja] - fondinto de la urbo
- Rudolf Jašík [rudolf jaŝi:k] - verkisto
Esperanto [redakti]
El la urboparto Veľké Bielice devenas esperantisto Peter Baláž. En la urbo okazis pluraj esperanto-aranĝoj - interalie en la stelobservejo de Partizánske okazis en 2005 internacia seminario de E@I kaj en 2006 tie SKEJ organizis Kreivan metiejon kun temo "Stel(ar)o".
Ekde la somero de 2011 troviĝas en la "domo de servoj" tuj apud la urbodomo de Partizánske la unua oficejo de E@I, kies sidejo estas jam de sia ekesto kiel asocio en 2005 registrita en la urbo.