Partizánske

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partizánske
(Baťovany)
hungare: Simony
urbo
Elaviadila vido al Partizánske
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Partizánske
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Partizánske
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Stredné Ponitrie
Montaro Danuba montetaro
Riveroj Nitra, Nitrica
Situo Partizánske
 - alteco 195 m s. m.
 - koordinatoj 48° 37′ 31″ N 18° 22′ 21″ O / 48.62528 °N, 18.37250 °O / 48.62528; 18.37250 (mapo)
Areo 22,375 km² (2 237,5 ha)
Loĝantaro 23 709 (31.12.2013)
Denseco 1 059,62 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Tribeč
Fondo 8-a de aŭgusto 1938
Estro Jozef Božik
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 958 01
Telefona antaŭkodo +421-38
Aŭtokodoj PE
NUTS 505315
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Partizánske
Retpaĝo: www.partizanske.sk
Portalo pri Slovakio

Partizánske Pri tiu ĉi sono [PARtiza:nske] (ĝis 1949 nomata Baťovany [batjovani]; hungare Simony [ŝimonj]) estas urbo en Slovakio en la regiono Trenčín. Ĝi havis 23 709 loĝantojn la 31-an de decembro 2013[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En nekonata pratempo estis tie fortikaĵo, sed en 1411 Sigismundo donis permeson konstrui pli novan fortikaĵon al figuro Simon laŭ bordo de Nitra (rivero). En 1910 loĝis tie 458 homoj, precipe slovakoj. La urbeto apartenis al la hungara departemento Bars ĝis 1919, poste al Ĉeĥoslovakio.

En 1939 ĉeĥa entreprenisto Tomáš Baťa fondis ŝu-fabrikon.[2] Por siaj dungitaj laboristoj li konstruigis tie tipajn ruĝbrikajn domojn, sekve de kio la loĝantaro tre multiĝis. En 1949, pro malamo de la ĉeĥoslovaka komunisma reĝimo al la foririgita Baťa, la urbo ŝanĝis sian nomon al Partizánske, omaĝe al la partizanoj partoprenintaj en la slovaka nacia ribelo okazinta en 1944.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sub la montaro Tribeč [tribeĉ], ĉe la kunfluejo de riveroj Nitra [njitra] kaj Nitrica [njitrica]. Krom la eksa Baťa-fabriko ekzistas tie ankaŭ manĝaĵ-industrio.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

  • Centro: komerca parto de la urbo, meze de ĝi situas hotelo, panorama kinejo Partizán [partizan], superbazaro Prior [prior], Urba kultura centro Partizánske, distrikta oficejo, placo.
  • Šípok [ŝipok]: pli nova el duopo de betondomaroj, konstruita laŭ la fluo de la rivero Nitra. Enloĝantaro nombras 5500. Konstruita ĉe la fino de la socialisma epoĥo en la 1980-aj jaroj.
  • Luhy [luhi]: pli malnova kaj pli granda betondomaro. Konsistas el klasikaj "paneldomoj". Ĉefaj partoj estas Veľká okružná [veljka okruĵna] kaj Malá okružná [mala okruĵna]. Enloĝantaro ĉirkaŭ 9000.
  • Štrkovec [ŝtrkovec]: plej malnova urboparto, konstruita danke al la ĉeĥa entreprenisto Tomáš Baťa, kiu fondis en Partizánske la firmaon "Závody 29. augusta" (ZDA, Esperante Entreprenoj de la 29a de Aŭgusto). Konsistas ĉefe el familiaj domoj.
  • Šimonovany [ŝimonovani]: historia urboparto, origine aparta civito, sur kies katastro la urbo Partizánske konstruiĝis. Troviĝas tie brikfabriko, kastelo de la familio Šimoni [ŝimoni], grenstokejo.
  • Veľké Bielice [veljke bielice]: origine aparta civito, sur la rivero Nitrica. Situas ĉe la elira vojo el Partizánske direkte al Topoľčany [topoljĉani].
  • Malé Bielice [male bielice]: origine aparta civito.
  • Návojovce [navojovce]: civito direkte al Hradište. Troviĝas tie ĝardenista kolonio, kie danke al radioantenoj oni iam kaptis SOS-signalon de marŝipo. La ŝipanaro saviĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Partizánske vidata de nordo. Videblas Šimonovany (meze), Šípok (la domegoj maldekstre, malantaŭe), la Baťa-fabrikoj (dekstre) kaj la urbocentro (fone).

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La registro de naciaj kulturaj monumentoj en Slovakio enhavas dek kulturajn monumentojn en Partizánske[3].

Priskribo Tipo Koordinatoj Bildo
Monumento al 35 partizanoj murditaj en 1944 Monumento 48° 37′ 16″ N 18° 22′ 58″ O / 48.621227 °N, 18.382889 °O / 48.621227; 18.382889 (Monumento) (mapo)
Monumento al rearmado de partizanoj Memorloko 48° 37′ 40″ N 18° 23′ 44″ O / 48.627663 °N, 18.395538 °O / 48.627663; 18.395538 (Memorloko) (mapo)
Preĝejo de la Ĉielenpreno de Maria en Šimonovany Preĝejo 48° 38′ 00″ N 18° 23′ 25″ O / 48.633231 °N, 18.390399 °O / 48.633231; 18.390399 (Preĝejo) (mapo)
Monumento al soldatoj mortintaj dum la Slovaka nacia ribelo Monumento 48° 37′ 31″ N 18° 22′ 26″ O / 48.625147 °N, 18.373952 °O / 48.625147; 18.373952 (Monumento) (mapo)
Preĝejo de la Sankta Koro de Jesuo Preĝejo 48° 37′ 22″ N 18° 22′ 45″ O / 48.622875 °N, 18.379215 °O / 48.622875; 18.379215 (Preĝejo) (mapo)
Memortabulo al Rudolf Jašík Memortabulo 48° 37′ 28″ N 18° 22′ 28″ O / 48.62446 °N, 18.374343 °O / 48.62446; 18.374343 (Memortabulo) (mapo)
Domo, kie komenciĝis armado de partizanoj Memordomo 48° 37′ 48″ N 18° 23′ 31″ O / 48.629969 °N, 18.392057 °O / 48.629969; 18.392057 (Memordomo) (mapo)
Memortabulo sur tiu domo Memortabulo 48° 37′ 48″ N 18° 23′ 31″ O / 48.62992 °N, 18.392008 °O / 48.62992; 18.392008 (Memortabulo) (mapo)
Vodný hrad (“akvokastelo”) aŭ domego de Šimonovany Domego 48° 37′ 52″ N 18° 23′ 28″ O / 48.63109 °N, 18.391022 °O / 48.63109; 18.391022 (Domego) (mapo)
Parko de la domego de Šimonovany Parko 48° 37′ 53″ N 18° 23′ 26″ O / 48.631338 °N, 18.390592 °O / 48.631338; 18.390592 (Parko) (mapo)

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra Partizánske kondukas unurela nelektrizita fervoja linio numero 140 de Nové Zámky al Prievidza. Sume estas en urbo tri haltejoj: ĉefstacidomo (kie haltas rapidtrajnoj) kaj du haltejetoj (kie rapidtrajnoj ne haltas, nur personaj trajnoj). Proksime de ĉefstacidomo estas ankaŭ busa stacidomo, kiu estas de urbocentro atingebla per subirejo.

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

Civitanoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

El la urboparto Veľké Bielice devenas esperantisto Peter Baláž. En la urbo okazis pluraj esperanto-aranĝoj - interalie en la stelobservejo de Partizánske okazis en 2005 internacia seminario de E@I kaj en 2006 tie SKEJ organizis Kreivan metiejon kun temo "Stel(ar)o".

Ekde la somero de 2011 troviĝas en la "domo de servoj" tuj apud la urbodomo de Partizánske la unua oficejo de E@I, kies sidejo estas jam de sia ekesto kiel asocio en 2005 registrita en la urbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Počet obyvateľov SR (slovake). Statistika ofico de la Slovaka Respubliko. Arkivita el la originalo je 2013-06-27. Alirita 2014-10-02.
  2. http://www.partizanske.sk/?id_menu=1629
  3. Register nehnuteľných NKP (slovake). Pamiatkový úrad Slovenskej Republiky. Alirita 2014-10-02.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]