Partoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La partoj (malnovperse Parθava, latine Parthi) estis skita popolo, kiu dum la 3-a jarcento antaŭ nia erao ekkonstruis imperion en la teritorio de nuna Irano. Ilia origina nomo estis Parni; la nomon "partoj" ili alprenis post migrado en la persan provincon "Partio". Post pligrandigo de la imperio (vidu sube la staton de la jaro 60 antaŭ nia erao), la partoj almenaŭ ekde la unua jarcento antaŭ nia erao estis forta konkurenco por la Romia Imperio en la oriento.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke TTT-ejo (anglalingva) pri la Partoj