Paruedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paruedoj
Granda paruo
Granda Paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo:     Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Aŭtoritato: Vigors, 1825

Paruedoj estas familio de paseroformaj birdetoj, kiujn oni dividas en du subfamiliojn: Remizinae, kies nesto pendas sur la arbobranĉoj kaj Parinae, kies nesto troviĝas en trunkokavoj.

Tre konataj specioj estas:

Ĉie, kie ili vivas, oni vidas ofte paruojn en ĝardenoj, kie ili venas ĝis fenestrorandoj por serĉi manĝaĵon.

Paruoj manĝas ĉefe insektojn, tamen dum vintro la semoj, ju pli oleaj des pli ŝatataj, iĝas grava parto en nutraĵo; tiam estas facile venigi paruojn apud domo per nutrejo.

Morfologio

Laŭ la supozata aĝo de la familio (6-7 milionoj da jaroj) paruoj estas konsiderataj kiel tre konservativa grupo morfologie. La familio rangas laŭ grando el 9 al 21 cm longaj kaj el 5 al 49 g peze, sed kiam la tri monotipaj genroj nome Sylviparus, Melanochlora kaj Pseudopodoces estas ekskluditaj (kio inkludas la plej grandaj kaj malgrandaj paruoj) tiu rangas peze el 7 al 29 g. La familio varias malmulte laŭ formo, kvankam estas konsiderinda variado en plumaro. Ili estas diketaj birdoj kun mallongaj plumoj, fortaj gamboj kaj fortaj mallongaj bekoj. Kelkaj specioj montras iom da seksa dimorfismo rilate bekograndon, korpon kaj plumaron.

Speciolisto

-Genro Poecile

-Genro PeriparusPeriparuoj

-Genro Pardaliparus

-Genro LophophanesTufoparuoj

-Genro Melaniparus

-Genro Parus

-Genro Macholophus

-Genro Pseudopodoces

  • Alaŭdoparuo Pseudopodoces humilis (iam "Humea grundogarolo") - tiu specio estis nur ĵus ŝanĝita el la familio de Korvedoj kaj lokita tie ĉi.[1]

-Genro Cyanistes

-Genro Sittiparus

-Genro Baeolophus

-Genro Sylviparus

-Genro Melanochlora

Tiuj du lastaj monotipaj genroj estas probable malpli proksime al paruoj ol al remizedoj.

Notoj

  1. James, H. F. et al. (2003). Pseudopodoces humilis, a misclassified terrestrial tit (Paridae) of the Tibetan Plateau: evolutionary consequences of shifting adaptive zones. Ibis 145: 185–202.pdf file