Parvathy Omanakuttan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parvathy Omanakuttan
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1987 (1987-12-20) (36-jaraĝa)
en Ĉanganaseri
Lingvoj malajala
Ŝtataneco Barato
Alma mater Mithibai College
Okupo
Okupo aktoromodelo • partoprenanto de belec-konkurso
vdr
Parvathy Omanakuttan en 2012

Parvathy Omanakuttan estas Miss India (Fraŭlino Barato) kaj ankaŭ duarangulino (vic-ulino) de Miss World (Fraŭlino Mondo) 2008.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Parvathy naskiĝis je la 13-a de marto 1987 en Ĉanganaseri (Keralo), Hindio, sed nun loĝas en Mumbajo. Ŝiaj ŝatokupoj estas aŭskulti muzikon, danci, legi, ludi basketbalon kaj badmintonon.

Beleckonkursoj[redakti | redakti fonton]

Parvathy partoprenis en multaj diversaj beleckonkursoj. Ŝi gajnis multajn rimarkindajn titolojn kiel Miss Malayali 2005, Miss Sudbarato 2008 kaj Miss Barato 2008. Ŝi gajnis la rajton reprezenti la landon en la konkurso por Fraŭlino Mondo 2008 en Sud-Afriko.

Dum la Miss World-elekto ŝi estis kandidato por la krono kiam ŝi atingis bonajn rezultojn dum la selektado. Ŝi atingis la 10an lokon de Fraŭlino Strando kaj ankaŭ fariĝis dua en la konkurenco al Fraŭlino Modelino. Laŭ finrezulto, en la finalo, ŝi fariĝis dua post la belega rusino Ksenia Suĥinova.