Parvin Etesami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parvin Etesami
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1907 (1907-03-16)
en Tabrizo
Morto 5-an de aprilo 1941 (1941-04-05) (34-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Iran Bethel School vd
Familio
Patro Jusef Etesami vd
Profesio
Okupo poeto • literaturisto • bibliotekistoverkisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Parvin ETESAMI, (perse پروین اعتصامی, n. la 16-an de marto 1906, Tabrizo — m. la 5-an de aprilo 1941, Teherano) estis unu el la plej famaj nuntempaj poetinoj de Irano, kies vera nomo estis Raĥŝande Etesami.

Ŝia patro, Jusef Etesami konata kiel Etesamolmolk, estis unu el la revoluciaj batalantoj kaj verkistoj dum la Konstitucia Movado de Irano. La unua artikolo aperinta en Irano pri Esperanto, presiĝis en lia periodaĵo nomata Bahar (Printempo). Parvin de infanaĝo konatiĝis kun la persa literaturo kaj la konstitucia movado per iranaj intelektuloj kaj famuloj kiel Ali Akbar Dehĥoda kaj Malekoŝoara Bahar. La persan kaj la araban lingvojn ŝi lernis infanaĝe per privataj instruistoj en la domo, kaj la anglan en la Lernejo de Usonanoj en Tehrano.

En 1934 ŝi edziniĝis al sia kuzo, kaj post 6 kaj duonmonatoj disiĝis de li pro la etoso reganta lian domon: ĉiama gastado kaj drinkado, kion ŝi neniel kutimis al. Dum la estrado de d-ro Isa Sadig super la Altlernejo (en la persa: Daneŝsaraje Ali), ŝi fariĝis la direktoro de ĝia librejo.

Ŝia poemaro enhavas 248 poemojn, kiuj estas pleje sociaj kritikoj. Oni povas dividi ŝiajn poemojn en du partojn: unua parto estas kiel poemoj de Naser Ĥosro admonaj, la dua parto estas kiel poemoj de Sadio rakontaj. La dua parto estas pli fama.