Parvin Etesami

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parvin ETESAMI, (perse پروین اعتصامی, n. la 16-an de marto 1906, Tabrizo — m. la 5-an de aprilo 1941, Tehrano) estis unu el la plej famaj nuntempaj poetinoj de Irano, kies vera nomo estis Raĥŝande Etesami.

Ŝia patro, Jusof Etesami Aŝtijani konata kiel Etesamolmolk, estis unu el la revoluciaj batalantoj kaj verkistoj dum la Konstitucia Movado de Irano. La unua artikolo aperinta en Irano pri Esperanto, presiĝis en lia periodaĵo nomata Bahar (Printempo). Parvin de infanaĝo konatiĝis kun la persa literaturo kaj la konstitucia movado per iranaj intelektuloj kaj famuloj kiel Ali Akbar Dehĥoda kaj Malekoŝoara Bahar. La persan kaj la araban lingvojn ŝi lernis infanaĝe per privataj instruistoj en la domo, kaj la anglan en la Lernejo de Usonanoj en Tehrano.

En 1934 ŝi edziniĝis al sia kuzo, kaj post 6 kaj duonmonatoj disiĝis de li pro la etoso reganta lian domon: ĉiama gastado kaj drinkado, kion ŝi neniel kutimis al. Dum la estrado de d-ro Isa Sadig super la Altlernejo (en la persa: Daneŝsaraje Ali), ŝi fariĝis la direktoro de ĝia librejo.

Ŝia poemaro enhavas 248 poemojn, kiuj estas pleje sociaj kritikoj. Oni povas dividi ŝiajn poemojn en du partojn: unua parto estas kiel poemoj de Naser Ĥosro admonaj, la dua parto estas kiel poemoj de Sadio rakontaj. La dua parto estas pli fama.