Parys

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parys estas grandurbo en Sudafriko, en Provinco Liberŝtato. La loknomo prenis sian nomon de Parizo.

Mapo de Sud-Afriko, kie Parys estas trovebla meze (iomete norde)

Bazaj informoj

Geografio

Parys situas sur altebenaĵo laŭ rivero Vaal en la meza-norda parto de la lando. Vanderbijlpark troviĝas 43, Vereeniging 55, Soweto 82, Krugersdorp 94, Johanesburgo 100, Pretorio 154, Bloemfontein 277, Durbano 479, Port Elizabeth 806, Kaburbo 1165 km.

Historio

Parys fondiĝis en 1876 kiel haltejo en trafika koridoro sudo-nordo. La unua trajno alvenis en en 1905 alportanta eblecojn por komercadi. La ponto ekfunkciis en 1915.

Ekonomio

En Parys oni produktas boatojn kaj diversajn nutraĵojn. Tie gravas ankaŭ la semajnfina feriado.

Trafiko

El Parys la plej gravaj vojoj kuras al Potchefstroom (tra la ponto), Bothaville kaj Vanderbijlpark. En la urbego finiĝas flanka fervojo.

Klimato

Parys havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 12-22 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas ĉ. 500-700 mm. La pluvo januare kulminas kaj julie malkulminas.

Vidindaĵoj

Fontoj