Pasado (astronomio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pasado de Merkuro la 7-an de majo 2003 (la blua pinto montras Merkuron)

Pasado (aŭ transito) estas astronoma fenomeno, kiu okazas kiam kosma objekto intermetiĝas inter observanton kaj alian kosman objekton. La unua objekto ŝanas moviĝi antaŭ la dua. Sen kroma precizo, la observanto situas sur Tero.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

La termino « pasado » estas uzata, kiam la angula diametro de la pli proksima objekto aperas klare pli malgranda ol tiu de la malproksima objekto. Se la proksima objekto havas pli grandan angulan diametron, oni parolas pri kaŝado de la malproksima korpo far de la proksima. (ekzemple: kaŝado de stelo far de planedo)

Oni parolas pri eklipso kiam proksima objekto pasas antaŭ luma korpo kaj estigas malkresko de ties lumo (ekzemple: eklipse duopa stelo); suna eklipso estas aparta okazo de pasado de Luno antaŭ Suno.

Tuŝoj[redakti | redakti fonton]

Dum pasado, okazas kvar ŝajnaj « tuŝoj » de la disko de la granda objekto far de tiu de la malgranda en la jena sinsekvo:

  • Unua tuŝo: la pli malgranda korpo ŝajnas ekstera de la granda kaj moviĝas internen de tiu-ĉi.
  • Dua tuŝo: la pli malgranda korpo ŝajnas interna de la granda kaj moviĝas internen de tiu-ĉi.
  • Tria tuŝo: la pli malgranda korpo ŝajnas interna de la granda kaj moviĝas eksteren de tiu-ĉi.
  • Kvara tuŝo: la pli malgranda korpo ŝajnas ekstera de la granda kaj moviĝas eksteren de tiu-ĉi.

Pasadoj en la Sunsistemo[redakti | redakti fonton]

Pasado antaŭ Suno[redakti | redakti fonton]

De Tero eblas observi la pasadojn de planedoj antaŭ Suno nur se iliaj orbitoj estas pli malgrandaj ol tiu de Tero. Nur Merkuro kaj Venuso estas en tiu kazo. Tiuj fenomenoj estas tamen maloftaj. La lasta pasado de Merkuro okazis en 2006 kaj la proksima okazos en 2019; la lasta pasado de Venuso okazis en 2004 kaj la proksima okazos en 2012.

Pasadoj de kometoj kaj de asteroidoj antaŭ Suno teorie eblas, sed ĝis nun neniaj el tiuj estis observitaj kun certeco.

Plej ofte restas la pasado de nia luno (suna eklipso) antaŭ Suno.

Pasado antaŭ planedoj[redakti | redakti fonton]

Pasado de naturaj satelitoj antaŭ iliaj planedo (ĉefe Jupitero[1] kaj Saturno[2]) tre oftas.

Sed maloftas ke planedo pasadas antaŭ alian planedon. Estas mirindete, ke nenia pasado (nek planed-kaŝado) okazas inter 1818 kaj 2065.

Datoj de la pasintaj (blua fono) kaj estontaj (rozkolora fono) pasadoj kaj kaŝadoj inter sunsistemaj planedoj.
Dato La planedo : pasas antaŭ : tipo
19-a de septembro 1702 Jupitero Neptunon kaŝado
20-a de julio 1705 Merkuro Jupiteron pasado
14-a de julio 1708 Merkuro Uranon kaŝado
4-a de oktobro 1708 Merkuro Jupiteron pasado
28-a de majo 1737 Venuso Merkuron kaŝado
29-a de aŭgusto 1771 Venuso Saturnon pasado
21-a de julio 1793 Merkuro Uranon kaŝado
29-a de aŭgusto 1808 Merkuro Saturnon pasado
3-a de januaro 1818 Venuso Jupiteron pasado
22-a de novembro 2065 Venuso Jupiteron pasado
15-a de julio 2067 Merkuro Neptunon kaŝado
11-a de aŭgusto 2079 Merkuro Marson kaŝado
27-a de oktobro 2088 Merkuro Jupiteron kaŝado
7-a de aprilo 2094 Merkuro Jupiteron pasado
21-a de aŭgusto 2104 Venuso Neptunon kaŝado
14-a de septembro 2123 Venuso Jupiteron pasado
15-a de julio 2126 Merkuro Marson kaŝado
15-a de julio 2133 Venuso Merkuron kaŝado

La kaŝado de Merkuro malantaŭ Venuso estis observita la 28-an de majo 1737 de la brita astronomo John Bevis en la Reĝa Observatorio de Greenwich. Estas la ununura kaŝado inter planedoj, kiu estis precize priskribita. Pasado de Marso antaŭ Jupiteron la 11-an de septembro 1170 estis observita far de la monaĥo Gervase de Canterbury, kaj de ĉinaj astronomoj.

Pasado ekster la Sunsistemo[redakti | redakti fonton]

Estas observeblaj la pasadoj (aŭ eklipso) de iuj duoblas steloj. Oni povas ankaŭ observi la pasado de ekstersunsistemaj planedoj, centoj da tiaj planedoj[3] estis tiel malkovritaj, unu plej konata estas CoRoT-9b[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lokado de la Galileaj lunoj de Jupitero. La nomoj de la lunoj en pasado aperas flava, tiu de la lunoj en kaŝado aperas ruĝa (france)
  2. La lunoj de la ringata gasgiganto Saturno (angle)
  3. Gvatu la ĉielon. Cento da ekstersunaj planedoj malkovrataj (angle)
  4. CoRot-9 b: promesiva ekstersunsistema planedo (france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]