Pasado de Merkuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pasado de Merkuro la 8-an de novembro 2006

Pasado de Merkuro (aŭ transito de Merkuro) okazas, kiam la planedo Merkuro pasas inter Tero kaj Suno. La planedo iĝas videbla kiel malgranda nigra punkto, kiu trairas la sunan diskon.

Pasado de Merkuro elde Tero[redakti | redakti fonton]

La pasadoj de Merkuro vidataj elde Tero estas multe pli oftaj ol tiuj de Venuso, kun ofteco de po 13 al 14 en ĉiu jarcento, pro la pli malgranda orbita periodo de Merkuro ol tiu de Venuso. Ili povas okazi en majo, kun intertempo de 13 aŭ 33 jaroj, aŭ en novembro ĉiujn 7, 13 aŭ 33 jarojn.

Dum pasado en majo Merkuro, proksima de sia afelio, estas vidata sub angula diametro de 12" (arksekundoj), kaj dum pasado en novembro, la planedo proksimiĝas sian perihelion kaj havas angulan diametron de nur 10 ".

La 7-an de novembro 1631 Pierre Gassendi observis unuafoje pasadon de Merkuro, danke al antaŭkalkuloj de Johannes Kepler. Li ne sukcesis observi la pasadon de Venuso, kiu okazis la sekvantan monaton, ĉar la tiamaj astronomiaj tabeloj, malprecizaj, ne indikis ke tiu pasado estis nevidebla de granda parto de Eŭropo.

Razantaj pasadoj[redakti | redakti fonton]

Foje Merkuro nur tuŝetas (lau vidpunkto de Tero) la sunan diskon dum pasado. En tiu okazo eblas ke en iuj lokoj de la Tero plena pasado estus vidata dum en aliaj estus nur parta pasado (ne estas dua nek tria tuŝoj). Tiaj pasadoj maloftas. La lasta tia pasado okazis la 15-an de novembro 1999, la antaŭlasta okazis la 28-an de oktobro 743 kaj la venonta okazos la 11-a de majo 2391.

Eblas, ke razanta pasado estus parte videbla elde iuj teraj regionoj, kaj nevidebla elde aliaj. Tiaj eventoj okazis la 21-an de oktobro 1342 kaj 11-an de majo 1937.

Samtempaj pasadoj[redakti | redakti fonton]

Samtempaj pasadoj de Merkuro kaj de Venuso antaŭ Suno estas maloftegaj, la lasta okazis en la jaro 373 173 a.K., la venonta okazos en la jaro 69 163.

Datoj de la estintaj kaj estontaj merkuraj pasadoj[redakti | redakti fonton]

Dato[1] Horo (UTC) Notoj
Komenco Mezo Fino
14-a de novembro 1907 10:24 12:07 13:50  
7-a de novembro 1914 09:57 12:03 14:09  
8-a de majo 1924 21:44 01:41 05:38  
10-a de novembro 1927 03:02 05:46 08:29  
11-a de majo 1937 08:53 08:59 09:06 Parta pasado en Sud-Afriko, suda Arabio, suda Azio kaj Okcidenta Aŭstralio.
11-a de novembro 1940 20:49 23:21 01:53  
14-a de novembro 1953 15:37 16:54 18:11  
6-a de majo 1957 23:59 01:14 02:30  
7-a de novembro 1960 14:34 16:53 19:12  
9-a de majo 1970 04:19 08:16 12:13  
10-a de novembro 1973 07:47 10:32 13:17  
13-a de novembro 1986 01:43 04:07 06:31  
6-a de novembro 1993 03:06 03:57 04:47  
15-a de novembro 1999 21:15 21:41 22:07 Parta pasado en Aŭstralio, Antarkto kaj en la sudo de Nov-Zelando[2].
7-a de majo 2003 05:13 07:52 10:32 [3] 
8-a de novembro 2006 19:12 21:41 00:10 [4] 
9-a de majo 2016 11:12 14:57 18:42  
11-a de novembro 2019 12:35 15:20 18:04  
13-a de novembro 2032 06:41 08:54 11:07  
7-a de novembro 2039 07:17 08:46 10:15  
7-a de majo 2049 11:03 14:24 17:44  
9-a de novembro 2052 23:53 02:29 05:06  
10-a de majo 2062 18:16 21:36 00:57  
11-a de novembro 2065 17:24 20:06 22:48  
14-a de novembro 2078 11:42 13:41 15:39  
7-a de novembro 2085 11:42 13:34 15:26  
8-a de majo 2095 17:20 21:05 00:50  
10-a de novembro 2098 04:35 07:16 09:57  

Pasadoj de Merkuro viditaj elde aliaj planedoj[redakti | redakti fonton]

La pasadoj de Merkuro vidataj de Venuso pli oftas ol tiuj vidataj de Tero, ĉar la inklinacio de la orbito de Merkuro rilate al la orbita ebeno de Venuso estas nur 4,33°, do malpli ol rilate al la orbita ebeno de Tero: 7°. Sed praktike tiaj pasadoj verŝajne neniam povos esti observataj pro la opakeco de la venusa atmosfero.

La pasadoj de Merkuro vidataj de Marso ankaŭ pli oftas ol tiuj vidataj de Tero, ĉar la inklinacio de la orbito de Merkuro rilate al la orbita ebeno de Marso estas nur 5,16°. Pluraj el tiuj pasadoj okasas ĉiujardeke.

La eksplor-veturiloj Spirit kaj Opportunity teorie estus povintaj observi la pasadon de la 12-a de januaro 2005, sed iliaj filmilo ne havas sufiĉan distingan povon.

La pasadoj de Merkuro vidataj de Jupitero ankaŭ estas pli oftaj, ĉar la inklinacio de la merkura orbito estas 6,29°. Tiaj pasadoj povus esti observataj de unu el la naturaj satelitoj de Jupitero prefere ol de Jupitero mem, pro la opakeco de la jupitera atmosfero kaj malĉeesto de difinita "surfaco".

La pasadoj de Merkuro vidataj de Saturno okazas po "grupoj" de kelkaj dum unu tera jaro, grupoj okazantaj ĉiujn pli-malpli 30 jarojn. Tiaj transitoj, kiel tiuj elde Jupitero, estus prefere vidataj de la naturaj satelitoj de Saturno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kalendaro de la pasadoj de Merkuro (2999 a.K. - 2999 p.K.) (france)
  2. Merkura pasado de 1999 (angle)
  3. Merkura pasado de 2003 (el "Journal de l'Astronomie") (france)
  4. Merkura pasado de 2006 (el "Ciel des Hommes") (france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]