Pasado de Venuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pasado de Venuso la 6-an de junio 2012
Registraĵo de la pasado en 2012 far Solar Dynamics Observatory

Pasado de Venuso (aŭ transito de Venuso) okazas, kiam la planedo Venuso pasas inter Tero kaj Suno. La planedo iĝas videbla kiel malgranda nigra makulo, kiu trairas la sunan diskon. Tiaj pasadoj daŭras plurajn horojn. (la venusa pasado de 2004 daŭris pli ol 6 horojn). Antaŭ la kosma epoko, la observo de la pasadoj de Venuso utilis al la sciencistoj por kalkuli la distancon Tero - Suno per paralakso.

La pasadoj de Venuso okazas nuntempe laŭ regula sinsekvo, kiu repetiĝas ĉiujn 234 jarojn: du pasadoj disigataj de 8 jaroj, ĉiaj paroj disigataj de jen 121,5 jaroj, jen 105,5 jaroj. La lasta pasadoj okazis en 2004 kaj 2012[1], la venonta paro da pasadoj okazos en 2117 kaj 2125[2].

Observi pasadon de Venuso neprigas samajn antaŭgardojn kiel por observi suneklipson; fikse rigardi Sunon sen taŭgajn protektilo rapide kuntrenas gravajn, ofte ĉiamajn, okulajn lezojn.

Konjunkcio[redakti | redakti fonton]

Konjunkcioj de Venuso, kun aŭ sen pasado, laŭ kiu la konjunkcio okazas aŭ ne ĉe la noda linio

En plejoftaj el la okazoj, kiam Tero kaj Venuso estas en konjunkcio, ili ne estas laŭliniigataj kun Suno ĉar la venusa orbito estas klinata de 3,4°. Vidata elde Tero, Venuso en malsupera konjunkcio povas malproksimiĝi el Suno de 9,8° Ĉar la angula diametro de Suno estas ĉirkaŭ 0,5°, Venuso povas pasi al pli ol 18 sunaj diametroj for de Suno. La pasado okasas kiam ambaŭ planedoj estas en konjunkcio en kaj en (preskaŭ) sama momento trapasas la nodan linion de la venusa orbito, tie estas la intersekcia linio de la orbitaj ebenoj de Tero kaj Venuso.

La pasado ripetiĝas laŭ periodo de 234 jaroj: paro de pasadoj disigataj de 8 jaroj, intertempo de 121,5 jaroj, nova paro disigataj de 8 jaroj kaj intertempo de 105,5 jaroj[3]. Tiu periodo de 243 jaroj venas de tio, ke 234 sideraj jaroj de Tero(88 735,3 tagoj) faras preskaŭ ekzakte 395 venusajn jarojn. Tiu periodo egalas 152 sinodaj periodoj de Venuso. Post tiu periodo, ambaŭ planeto revenas en preskaŭ sama lokoj unu rilate a la alia.

La intertempo de 8 jaroj estiĝas ĉar 8 teraj jaroj ekvivaloras proksimume 13 venusajn jarojn, tio, kiu metas la planetojn en pli malpli sama loko ĉiuj 8 jaroj. Tiu-ĉi koincido ne estas sufiĉe preciza por okazigi tri sinsekvajn pasadojn, ĉar Venuso antaŭiras de po 22 horoj je ĉiu pasado.

La sinsekvo 105,5 / 8 / 121,5 / 8 ne estas la unusola ebla en la periodo de 243 jaroj pro malgranda misakordo inter la konjunkcio kaj la trairo de la noda linio. Antaŭ 1518 okazis nur po tri pasadoj ĉiuj 234 jaroj, laŭ sinsekvo 8 / 113,5 / 121,5, kaj la ok pasadoj antaŭ la jaro 546 estis disigataj de 121,5 jaroj. La nuna sinsekvo daŭros ĝis 2846 kaj anstataŭigos ĝin sinsekvo 105,5 / 129,5 / 8[4].

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam en antikva epoko la grekaj, babilonaj, ĉinaj kaj majaaj astronomoj konis la movon de Venuso, nenio permesas aserti, ke ili iam observis la fenomenon de pasado de Venuso.

La unua, kiu estus rimarkinta pasadon de Venuso esti la persa filozofo Aviceno[5], la 24-an de majo 1023. Tio permesis al li aserti, ke foje Venuso estas pli proksima de Tero ol de Suno.

Johannes Kepler estis la unua, kiu antaŭkalkulis pasadon de Venuso por 1631, sed tiu-ĉi ne estis observita, ĉar la malprecizo de siaj kalkuloj ne permesi antaŭvidi, ke la pasado estis nevidebla en plejparto de Eŭropo.

La unuan sciencan observon de pasado de Venuso faris la angla astronomo Jeremiah Horrocks, de sia domo en Much Hoole apud Preston la 4-an de decembro 1639 (aŭ la 24-an de novembro, laŭ la julia kalendaro, tiam valida en Anglio) dum lia amiko William Crabtree observis la pasadon en Salford, apud Manchester. La mezuroj faritaj dum la observo permesis al Horrocks taksi la distanco Tero - Suno je 95,6 milionoj da kilometroj (ĉirkaŭ du trionoj de la vera distanco: 149,6 milionoj da kilometroj).

Mezuri la distancon inter la Tero kaj la suno estis grava astronomia celo dum jarcentoj. Ĉe la trairejoj de Venuso trans la Suno en 1761 kaj 1769, la grandeco de la astronomia unuo estis mezurita kun granda precizeco, uzante la paralaksan metodon, priskribita de James Gregory en sia verko Optica Promota de 1663. Jam en 1761 multaj internaciaj delegacioj estis senditaj tra la mondo por vidi ĉi tiujn trairejoj. Ĝi estis la unua tiaspeca scienc-internacia kunlaboro; Sciencistoj el diversaj eŭropaj landoj vojaĝis al Siberio, Norvegio, Novlando kaj Madagaskaro. Plej multaj delegacioj spektis almenaŭ parton de la trairejo, sed la plej sukcesan mezuradon faris Jeremiah Dixon kaj Charles Mason ĉe Kabo de Bona Espero.

La 6-an de junio 1761, la rusa astronomo Miĥail Lomonosov malkovris la venusan atmosferon sekve al observo de la pasado en la observatorio de Sankt-Peterburgo.

En la transiro en 1769, ok jarojn poste, sciencistoj vojaĝis al Hudsongolfo, Baja California (tiam sub hispana rego) kaj Norvegio. Alia ekspedicio (kiu inkluzivis Charles Green) estis sendita al Tahitio, gvidata de kapitano James Cook - kiu tiam ekiris sian unuan vojaĝon. La malsukcesa vojaĝo de Guillaume Le Gentil al Barato por vidi la pasado akiris famon pro malsukceso rigardi ambaŭ pasadoj kaj reveninte hejmen post 11-jara foresto, li estis deklarita morta kaj perdis siajn posedaĵojn, laboron kaj edzinon.

En 1771, kombininte mezurojn de 1761 kaj 1769, la franca astronomo Jérôme Lalande kalkulis ke la distancon Tero - Suno estus 149,9±0,31 gigametroj. Sed la mezuroj estis malprecizigitaj pro la « fenomeno de la nigra guto », kiun oni tiam kredis kaŭzata de la dika venusa atmosfero. Tamen, freŝdataj studoj montris ke tiu fenomeno estas ŝuldata al turbulado de la tera atmosfero kaj malperfektaĵoj de la tiamaj optikaj aparatoj.

Dum la pasado de 2004, sciencistoj mezuris la karakterizilojn de la malpliiĝo de suna lumeco pro la intermetiĝo de Venuso. Tiuj mezuroj helpos al la malkovro de ekstersunaj planedoj. Tamen tia mezuro neprigas grandegan precizon, la malpliiĝo de la suna lumeco estas apenaŭ de 0,001 videbla magnitudo.

Apartaj pasadoj[redakti | redakti fonton]

Razantaj pasadoj[redakti | redakti fonton]

Foje Venuso nur "tuŝetas" (lau vidpunkto de Tero) la sunan diskon dum pasado. En tiu kazo, eblas ke en iaj lokoj de Tero plena pasado estus vidata dum en aliaj estus nur parta pasado (ne estas dua nek tria tuŝoj). Tiaj pasadoj tre maloftas. La lasta el tiaj pasadoj okazis la 7-an de decembro 1631, la venonta okazos la 13-an de decembro 2611.

Eblas, ke razanta pasado estus parte videbla elde iuj teraj regionoj, kaj nevidebla elde aliaj. Tiaj eventoj okazis lastfoje en 541 a. K. kaj okazos en 2854.

Samtempaj pasadoj[redakti | redakti fonton]

Samtempaj pasadoj de Venuso kaj de Merkuro antaŭ Suno estas treege maloftegaj, la lasta okazis en la jaro 373 173 a.K., la venonta okazos en la jaro 69 163.

Kalendaro de la pasadoj[redakti | redakti fonton]

Estintaj pasadoj de Venuso
Dato[2][6] de la
pasada mezo
Horo (UTC) Notoj
Komenco Mezo Fino
24-a de majo 1032 16:12 19:35 21:48 Observita de Aviceno.
......
23-a de novembro 1396 16:12 19:35 21:48 Lasta pasado, kiu ne okazis duope.
26-a de majo 1518 22:46 01:56 05:07
23-a de majo 1526 16:12 19:35 21:48 Lasta pasado antaŭ eltrovo de la astronomia lorno.
7-a de decembro 1631 03:51 05:19 06:47 Antaŭkalkulata de Kepler.
4-a de decembro 1639 14:57 18:25 21:54 La unua observita, de Horrocks kaj Crabtree.
6-a de junio 1761 02:02 05:19 08:37 Lomonosov observas venusan atmosferon.
3-a de junio 1769 03:02 05:46 08:29 Ekspedicio de James Cook en Tahition.
9-a de decembro 1874 01:49 04:07 06:26 Ekspedicio de Pietro Tacchini en Baraton[7].
6-a de decembro 1882 13:57 17:06 20:15 Por tiu okazaĵo[8], John Philip Sousa komponas marŝon La pasado de Venuso[9].
8-a de junio 2004 05:13 08:20 11:26 Vaste diskonigita de amaskomunikiloj[10].
6-a de junio 2012 22:09 01:29 04:49 Videbla en Aŭstralio, Pacifiko kaj orienta Azio. Komenco videbla en Nordameriko[11]
Estontaj pasadoj de Venuso
Dato[2][6] de la
pasada mezo
Horo (UTC) Videbleco
Komenco Mezo Fino
11-a de decembro 2117 23:58 02:48 05:38 Videbla en orienta Ĉinio, Japanio, Indonezio, Aŭstralio
Parte videbla en okcidenta Nordameriko, Barato, Afriko, Mezoriento.
8-a de decembro 2125 13:15 16:01 18:48 Videbla en Sudameriko kaj oriento de Usono
Parte videbla de la okcidento de Usono, Eŭropo kaj Afriko.
11-a de junio 2247 08:42 11:33 14:25 Videbla en Afriko, Eŭropo kaj Mezoriento
Parte videbla de orienta Azio, Indonezio kaj Ameriko.
9-a de junio 2255 01:08 04:38 08:08 Videbla de Rusio, Barato, plejparto el Indonezio
Parte videbla de Afriko, Eŭropo, okcidento de Usono.
13-a de decembro 2360 22:32 01:44 04:56 Videbla de Aŭstralio kaj plejparto el Indonezio
Parte videbla de Azio, Afriko kaj oriento de Ameriko.
10-a de decembro 2368 12:29 14:45 17:01 Videbla de Sudameriko, okcidenta Afriko kaj oriento de Usono
Parte videbla en Eŭropo, okcidento de Usono kaj Mezoriento.
12-a de junio 2490 11:39 14:17 16:55 Videbla de Ameriko, okcidenta Afriko kaj Eŭropo
Parte videbla de orienta Afriko, Mezoriento kaj Azio.
10-a de junio 2498 03:48 07:25 11:02 Videbla en Eŭropo, Azio,Mezoriento kaj orienta Afriko
Parte videbla de orienta ameriko, Indonezio kaj Aŭstralio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]