Pasieco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kiel karakterizo de konduto pasieco estas alta strebo al ago.

Laŭ Nikolaj Gumilev pasieco estas superabundo de biokemia energio en viva estaĵo, kiu manifestiĝas en la homa kapablo al superstreĉo. Ĝi estas karakteriza dominanto, senbrida interna strebo (konscia aŭ plej ofte senkonscia) al agado, direktita al efektivigo de iu celo (tre ofte iluzia).

Same laŭ Gumilev "pasieco de unu homo povas kongrui kun diversaj kapabloj: altaj, mezaj, malaltaj; ĝi ne dependas de eksteraj faktoroj, kaj estas trajto de psikologia esto de konkreta homo; ĝi havas neniun rilaton al etiko, egalfacile provokante heroaĵojn kaj krimojn, kreaĵojn kaj detruojn, bonon kaj malbonon, ekskludante nur indiferenton; ĝi ne faras homon "heroo", kiu gvidas homamason, ĉar la plimulto da pasiuloj estas ene de la homamaso, determinante ĝian potencon en tiu aŭ alia epoko de evoluo. La modaloj de pasieco estas variaj: tio estas kaj fiereco, kiu instigas avidon je potenco kaj gloro por jarcentoj; vanteco, kiu puŝas al demagogio kaj kreemo; avareco, kiu aperigas avarulojn, profitulojn kaj sciencistojn, kiuj kolektas sciojn anstataŭ monon; ĵaluzon, kiu portas kruelecon kaj protekton de hejmo, kaj aplike al ideo, ĝi kreas fanatikulojn kaj martirojn. Ĉar temas pri energio ne eblas taksi ĝin laŭ moralaj kriterioj: bonaj kaj malbonaj povas esti konsciaj decidoj, sed ne impulsoj".