Dolores Ibárruri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pasionaria)
Saltu al: navigado, serĉo
La Pasionaria Dolores Ibárruri
Dolores Ibárruri

Dolores Ibárruri Gómez, 1978.


Logotipopce.svg Ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Hispanio
En funkcio:
17-a de marto 1932 – 3-a de julio 1960

Logotipopce.svg Prezidento de la Komunista Partio de Hispanio
En funkcio:
3-a de julio 1960 – 9-a de decembro 1989

Escudo de la Segunda República Española.svg Deputito en Kongreso de la Deputitoj
En funkcio:
26-a de februaro 1936 – 2-a de februaro 1939

Escudo de España (1977-1981).svg Deputito en Kongreso de la Deputitoj
En funkcio:
13-a de julio 1977 – 2-a de januaro 1979

Naskiĝo 9-a de decembro 1895
en Gallarta, Biskajo, Hispanio
Morto 12-a de novembro 1989
en Madrido, Hispanio
Politika partio Komunista Partio de Hispanio
Edzo/ino Julián Ruiz Gabiña
Infanoj Ester, Rubén, Amagoia, Azucena, Amaya kaj Eva
Okupo Politiko
v  d  r
Information icon.svg

Dolores IBÁRRURI, alnomita La Pasionaria (12-a de novembro 1895 - 9-a de decembro 1989), estis historia gvidanto de la Komunista Partio de Hispanio kaj unu el la plej konataj figuroj de la tutmonda komunista movado.

Ŝi naskiĝis en Gallarta, Biskajo, sine de eŭska familio de longa minista tradicio. Ŝi komencis studi sed devis ĉesi siajn studojn tre juna, por eklabori, sed ŝi sukcesis ricevi relative ampleksan meminstruan kulturon. Ŝi baldaŭ agadas en sindikataj luktoj, apoge al sia edzo, Julián Ruiz, ankaŭ ministo, kaj poste en la hispana socialista partio PSOE. Post la Rusa Revolucio, ŝi fariĝas unu el la unuaj anoj de la nove naskita komunista partio.

Ŝi verkas diversajn artikolojn kun la pseŭdonimo Pasionaria, kiu povas esti interpretebla diversmaniere: laŭ la floro pasifloro, kiel pasiulino aŭ kun referenco al la pasiono.

Pasionaria suferas dum tiuj jaroj diversajn enkarcerigojn. Krome, ŝi devas sperti kiel forpasas pluraj el ŝiaj filoj, pro la malbonaj sociaj kondiĉoj kiujn la familio devas elteni. Nur atingas junecon du filoj, Rubén kaj Amaya.

En la tridekaj jaroj, post la alveno de la Dua Hispana Respubliko, ŝi translokiĝas en Madridon kaj prenas gravajn respondecojn en la ĝis tiam tre malforta kaj sektema partio. Baldaŭ famiĝas ŝiaj agadoj kaj ŝia potenca retoriko, farantaj el ŝi unu el la ĉefaj atutoj de la partio.

Pasionaria estas elektita deputito en la hispana Parlamento, reprezentante la ministan regionon Asturion.

Dum la enlanda milito ŝi fariĝas unu el la simboloj de la respublikana flanko, kaj famigas sloganojn kiel “¡No Pasarán!” (Ili ne pasos!) aŭ “Plej valoras morti stare ol vivi surgenue”. Post la fino de la milito ŝi ekziliĝas al Sovetunio.

En 1942 ŝi estas elektita Ĝenerala Sekretario de la partio, kaj ankaŭ prenas respondecojn en la internacia komunista movado. Dum la Dua mondmilito forpasas lia filo Rubén, luktante en la soveta armeo.

En 1960 ŝin anstataŭas kiel ĉefan gvidanton la pli juna Santiago Carrillo, kaj ŝi estas nomumita Prezidanto, posteno ĉefe simbola.

Post la forpaso de Franco, ŝi revenas en 1977 al Hispanio, kaj estas denove elektita deputito en la sama regiono Asturio. Ŝia rolo tiam estas pli simbola ol efektiva. Ŝi forpasas en Madrido en 1989.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pedro Miguel Lamet, Azzurro e Rosso: biografia del gesuita che militò nelle due Spagne e scelse il suburbio, 2013. itale
    (Antaŭ ne longe (2013), hispana jezuito Pedro Miguel Lamet en “Azzurro e Rosso: biografia del gesuita che militò nelle due Spagne e scelse il suburbio” (Lazuro kaj ruĝo, biografio de la jezuito kiu appartenis al la du Hispanioj kaj elektis la suburbon) [1] rakontas kiel la Pasionaria rekontaktiĝis kun la katolika kredo kiun antaŭe snobis kaj persekutis, kaj plutenis periodan korespondon kun lia kunfrato jezuito José Maria Llanos (ĉiukvintaga renkontiĝo). Patro Llanos, kiu neniam kaŝis aijn rilatojn kun la Pasionaria, ne emis propagandi tian konvertiĝon.)