Paskalo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sankta Paskalo la 1-a, latine Paschalis I , naskiĝis nekonatan daton en Romo kaj mortis 824. Li estis papo ekde 817 ĝis sia morto. Paskalo estis filo de Boronus kaj studis en Latrano. Lin igis abato la papo Leono la 3-a.

Papa Paskalo en Romo 823 kronis Lotarion kunimperiestro de lia patro Ludoviko la Pia.