Paskalo la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paskalo la 3-a
kontraŭpapo de la Katolika eklezio
Regado ekde 1164 ĝis 1168, opone al Aleksandro la 3-a
Antaŭulo Viktoro la 4-a
Sekvanto Kalisto la 3-a kiu submetiĝis al Aleksandro la 3-a
Persona informo
Naskonomo Guido el Kremono
Naskiĝo 1110
en Crema,  Sankta Romia Imperio
Morto 1168
en Romo,  Sankta Romia Imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Religio katolikismo vd
Profesio
Okupo diplomato • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paskalo la 3-a estis kontraŭpapo de 1164 ĝis la 20-a de septembro 1168.

Lia reala nomo estis Guido el Kremono. Kontraŭpapo estis la dua el kontraŭpapoj kiuj defiis la regadon de la papo Aleksandro la 3-a. En 1164, malgranda nombro de kardinaloj kiuj estis elektintaj la kontraŭpapon Viktoro la 4-a kunsidis denove por voĉdoni al Paskalo la 3-a kiel lia sukcedanto. Li setlis ĉe Viterbo kaj sukcese evitis la legitiman papon atingi Romon.

Por ricevi plian subtenon el imperiestro Frederiko la 1-a, Paskalo kanonizis Karlomagnon en 1165. La Katolika Eklezio neniam agnoskis tiun kanonizon, ĉar Paskalo estis kontraŭpapo. En 1179, la Tria Laterana koncilio nuligis ĉiujn lian ordonojn, inklude la kanonizon. Karlomagno restis tamen bone konsiderita ankoraŭ inter katolikoj, kaj Prosper Guéranger eĉ komponis preĝon al Karlomagno.