Paskalo la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 19:41, 15 jul. 2014 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Kontraŭpapo Paskalo la 3-a (aŭ simple Paskalo la 3-a) estis kontraŭpapo el 1164 al la 20a Septembro 1168.

Lia reala nomo estis Guido el Kremono. Kontraŭpapo estis la dua el kontraŭpapoj kiuj defiis la regadon de la papo Aleksandro la 3-a. En 1164, malgranda nombro de kardinaloj kiuj estis elektintaj la kontraŭpapon Viktoro la 4-a) kunsidis denove por voĉdoni al Paskalo la 3-a kiel lia sukcedanto. Li setliĝis ĉe Viterbo kaj sukcese evitis la legitiman papon atingi Romon.

Por ricevi plian subtenon el imperiestro Frederiko la 1-a, Paskalo kanonizis Karlomagnon en 1165. La Katolika Eklezio neniam agnoskis tiun kanonizon, ĉar Paskalo estis kontraŭpapo. En 1179, la Tria Laterana koncilio nuligis ĉiujn lian ordonojn, inklude la kanonizon. Karlomagno restis tamen bone konsiderita ankoraŭ inter katolikoj, kaj Prosper Guéranger eĉ komponis preĝon al Karlomagno.