Pasporta Servo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la urboj kun gastigantoj de Pasporta Servo de 2005

Pasporta Servo estas gastiga servo. Ĝi estas grava Esperanta eldonaĵo kaj por multaj homoj la kialo por eklerni Esperanton. Baze, ĝi estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj ofertas al posedantoj de ekzemplero de tiu listo (kiuj ankaŭ devas scii Esperanton) gasti en iliaj hejmoj senpage. En 2006 estas en Pasporta Servo 1320 gastigantoj en 92 landoj.

La gastigantoj elektas, kiom da tranoktadoj kaj kiom da gastoj ili akceptas, kaj povas enmeti diversajn komentojn pri siaj interesoj, deziroj kaj apartaj kondiĉoj (ekz. "ne fumantoj", "junuloj bonvenas", k.s.).

La gastigantoj ĝuas akcepti homojn de diversaj landoj, kaj la gastoj ĝuas resti senpage. Krome, gastoj sentas sin bone ĉar la gastigantoj povas helpi ilin pri transportado, ekkoni la lokon, k.t.p. Plej bone, gastoj kaj gastigantoj povos interkomuniki facile per Esperanto.

La adreslibro Pasporta Servo estas eldonaĵo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La unua ideo pri la tiel nomata "Programo Pasporto" aperis en 1966, kaj estis propono de Ruben Feldman-Gonzalez el Argentino. Pasporta Servo laŭ la nuna sistemo aperis unuafoje en 1974, kun 40 gastigantoj, sub gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj daŭre estas gastigantoj de Pasporta Servo. Inter 1995 kaj 2008 ĝia kompilanto estis Derk Ederveen.

En 2008, la estraro de TEJO anoncis lanĉon de nova interreta versio de Pasporta Servo[1] kiu sekvu la evoluon de similaj servoj kiel CouchSurfingHospitality Club (ankaŭ la papera libro tamen pluekzistos). Ĉe CouchSurfing, kvankam servo ĉefe anglalingva, preskaŭ 500 membroj indikas almenaŭ komencan scion de Esperanto. La novan Pasportan Servon ekde 2008 administras Joop Kiefte.

[redakti] Pasporta Servo laŭ jaroj

La ĉi-sekvaj datumoj iom varias, ĉar en kelkaj jaroj oni transprenis la antaŭajn gastigantojn sen ŝanĝoj, en aliaj oni forigis tiujn, kiuj ne respondis.

Jaro Gastigantoj
sume
Landoj Fonto
1974 39 19 [2]
1975 100 73 [2]
1976
1977
1978 297 41 [2]
1979
1980
1981
1982
1983
1984
1985
1986
1987
1988-89 900 58 [3]
1990
1991
1992
1993
1994
1995 812 71 [4]
1996/97 784 68 [5]
1998 871 75 [6]
1999
2000
2001
2002
2003
2004
2005 1364 89 [7]
2006 1320 92 [8]
2007 1294 89 [9]
2008 1225 90 [10]

[redakti] Eksteraj ligiloj

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. TEJO reformas Pasportan Servon el Libera Folio
  2. 2,0 2,1 2,2 http://www.liberafolio.org/2005/Agado/pservo/
  3. PS 1988/89
  4. PS 1995
  5. PS 96/67
  6. PS 19988
  7. PS 2005
  8. http://www.tejo.org/eo/ps je 2008-07-10
  9. PS 2007
  10. PS 2008