Passau

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Passau estas urbo en orienta Bavario, Germanio, konata ankaŭ kiel la urbo de tri riveroj, ĉar la rivero Danubo ligiĝas tie kun la rivero Inn el la sudo, kaj la rivero Ilz el la bavaria arbaro en la nordo. La rivero Inn estas pli granda (akvohava) ol la Danubo, sed Danubo estas la pli larĝa kaj donis sian nomon al la rezultanta rivero.

La loĝantaro de Passau estas ĉirkaŭ 50.000. Proksimume 8.000 estas lernantoj ĉe la Universitato de Passau. La universitato estis fondita en la malfruaj 1970-aj jaroj. Ĝi estas la posteulo de la antikva Instituto por Katolika Studado. Ĝi estas konata en Germanio por siaj institutoj de ekonomiko, juro, komputiko kaj kultura scienco.

Passau

Turismo en Passau fokusas pleje sur la tri riveroj, la malnova katedralo (nomata "La Kupolo de Passau") kaj "La Malnova Urbo". Multaj riveraj krozadoj sur la Danubo komenciĝas ĉe Passau. Estas ankaŭ biciklada vojeto laŭ la tuta vojo al Vieno. Passau estas ankaŭ notinda por sia gotika kaj baroka arkitekturo.

En la Traktato de Passau (1552), reĝo Ferdinando la 1-a, reprezentante la imperiestron Karlo la 5-a, sekuris la konsenton de la protestantaj princoj meti la demandon pri religio al dieto. Ĉi tio kondukis al la Paco de Augsburg en 1555.

Passau estis antikva Roma kolonio nomata Batavis, latine "por la Batavi". La Batavi estis antikva ĝermana tribo menciata ofte de klasikaj verkistoj. Ili estis regule ligataj kun la Suebiaj marodantoj, la Heruli.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala TTT-ejo (Germana)