Passus duriusculus
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 13 Okt. 2010.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Passus duriusculus (lat. la dura/malfacila paso) estas ĉeno de kromate malsupriĝantaj sekundoj. La kromata gamo je tio estas trapaŝata entute aŭ parte. Passus duriusculus ofte estis uzata ĉefe en la muziko de renesanco kaj baroko, kiu estis strikte ligita kun la afekciinstruo, por esprimi doloron, suferon kaj funebron.
Passus duriusculus ankaŭ povas paŝi supren kaj esprimi male al la malsuprenpaŝanta passus duriusculus pozitivaj afekciojn. Vd. ekz. Heinrich Schütz, Kleine geistliche Concerte, O süßer, o freundlicher, o gütiger Herr Jesu Christe SWV 285.
Ankaŭ la paso trans grandaj sekundoj (en tritonon) oni nomas passus duriusculus.

