Passwang-Pasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Passwang-Pasejo
Tunelo sur la pasejkulmino
montpasejomonto
Alteco 943 m
Geografia situo CH1903: 616431 / 245299 (mapo)47.3583333333337.6561111111111Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 39′ O; CH1903: 616431 / 245299 (mapo)
Passwang-Pasejo (Soloturno)
Passwang-Pasejo (Soloturno)
DEC
Passwang-Pasejo
Passwang-Pasejo
Situo de Passwang-Pasejo
Map
Passwang-Pasejo
Lando Svislando
Montaro Ĵuraso
Akvodislimo inter LüsselBirsRejno
kaj RamiswilerbachAugstbach
DünnernAro
Ligas Breitenbach kaj Balsthal
Infrastrukturo Kantona ĉefvojo, tunelo, poŝtaŭto
vdr

Passwang-Pasejo (prononcu: pasvang) estas montpasejo en Soloturna Ĵuraso, kiu konektas la komunumon Breitenbach en la distrikto Thierstein en nordo kun la komunumo Balsthal en la distrikto Thal en sudo.

La pasejvojo

Tra la pasejo kondukas la kantona ĉefvojo nr-0 253. La norda rampo al la pasejo komenciĝas en Breitenbach sur alteco de 392 m s.m. La vojo kondukas tra la komunumoj Büsserach kaj Erschwil unue per modesta grimpo por poste en Beinwil pli deklive altiĝi ĝis la pasejkulmino sur alteco de 943 m s.m. Sur la pasejkulmino tunelo konektas la nordan kun la suda flanko. Norde de la pasejkulmino fontas la rivero Lüssel. La suda rampo komenciĝas en Balsthal kaj ĝis okcidente de Ramiswil kongruas kun la suda rampo de Schelten-Pasejo. La vojo grimpas tra Mümliswil kaj Ramiswil ĝis al la suda portalo de la kulmina tunelo. La maksimuma grimpo ambaŭflanke de la pasejkulmino estas 11%. La vojo trans Passwang-Pasejo estas la plej rekta kaj mallonga konekto inter la suda kaj norda parto de Kantono Soloturno.

Historio

Passwang estis en la jaro 1252 unuan fojon menciita kiel pasejvojo. Trafikpolitikan signifon Passwang ricevis relative malfrue. Por eviti bazelajn doganpagojn Soloturno konstrius en la 18-a jarcento la vetureblan vojon trans Passwang-Pasejo. En la jaroj 1729 ĝis 1732 estis konstruita la longa ponto apud Erschwil kaj la digo apud Dürrenast. En la jaroj 1931 ĝis 1933 estis konstruita la pasejkulmina tunelo. [1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Lukas Schenker: Passwang en Historia Leksikono de Svislando (2009-04-22)

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto


Bildoj