Pastor Bonus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
DOKUMENTOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
“Pastor Bonus” (La Bona Paŝtisto)
Vatikana blazono de Johano Paŭlo la 2-a.
nomo = Konstitucio Pastor Bonus
strukturo de la Roma kurio = Kvin ministerioj

Pastor Bonus (La Bona Paŝtisto), estas Apostola konstitucio datita je la 28-a de junio 1988, kaj publikigita de papo Johano Paŭlo la 2-a. Per ĝi estis realigita la lasta reformo de la Roma kurio kaj de ĝiaj Kongregacioj.

En la artikolo 2 estas reorganizita la nova strukturo de la Roma kurio en kvin Ministerioj: Ŝtatsekreterejo de la Apostola Seĝo, la Kongregacioj, la Ekleziaj Tribunaloj, la Papaj konsilioj kaj la Oficoj de la Roma kurio (burooj).

Kromaj normoj en la Pastor bonus[redakti | redakti fonton]

La Pastor Bonus establis ankaŭ novajn normojn rilate la Vizitojn al la apostolaj lokoj nome pri periodoj renkontiĝoj de la episkopoj kun la papo. Ĝi pli precizigas ankaŭ la taskojn kaj la celojn de la Episkoparaj Konferencoj, kaj de la Vizito al la apostolaj lokoj, kaj apartaĵoj por la proprajuraj katolikaj eklezioj.

Postaj modifoj al la dekretoj de la Pastor Bonus[redakti | redakti fonton]

Papo Benedikto la 16-a, per apostola letero laŭforme de motu proprio de la 30-a de aŭgusto 2011, translokigis la kompetetojn relativajn al la dispenso el geedziĝo valida ne sekse plenumita kaj al la procesoj pri la valido de ordinigo el la Kongregacio por la Dia Kulto kaj Disciplino de la Sakramentoj al la Tribunalo de la Roma Rota.

En 16-a de januaro 2013 la sama papo, per apostola letero laŭforme de motu proprio "Ministrorum institutio" (instituiĝo de la ministerioj), translokigis la kompetentojn sur la seminarioj el la Kongregacio por la Katolika Edukado al la Kongregacio por la klerikaro. La saman tagon per samforma letero "Fides per doctrinam", translokigis la kompetentojn pri la katekizo el la Kongregacio por la klerikaro al la Papa Konsilio por la promocio de la Nova Evangelizado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Integra teksto el la retejo de la Apostola seĝo.
  • Latina teksto [2]
  • [3][rompita ligilo] itallingva komunikaĵo de la vatikana gazetarsalono por sciigi ke papo Francisko, sekvante konsilon emerĝintan dum la Generalaj kardinalaj antaŭkonklavaj renkontiĝoj, nomumis tutamondan kardinalan komisionon por, interalie, studi modifojn de la Pastor Bonus kaj do por plibonigi la funkciadon de la diversaj apostolaj organismoj de la Roma kurio