Pastro Johano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pastro Johano
mita persono
Informoj
Eble sama imperiestro de Etiopio
Sekso vira
vdr

Pastro Johano, latine Presbiter Iohannes, estas fantazia personulo kiu nutris laŭ jarcentoj la imagpovon de la eŭropaj popoloj kaj, tamen, estis opiniita reale ekzistanta konstituante sonĝon kaj esperon laŭlonge de 500 jaroj.

Pastro Johano sur trono. En mapo de Orienta Afriko, eltirita el atlaso de 1558.

Dum mezepoko, onidiroj originintaj en Armenio atentigis pri mistera kristana regno, tiu de Pastro Johano, kiun oni situigis en AfrikoHindio: tiom la geopolitikoj informoj estis konfuzaj. En letero, la Pastro Johano dirus, ke mem reĝas super la antikva Babilonio aŭ super unu el tri Hindioj: tiutempe oni imagis ke la tri Hindioj estus pli/malpli situaj en Ĉinio, en la aktuala Hindio kaj en la nuna Etiopio.

La origino de la onidiroj[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Pastro Johano sentiĝis duone de la 12-a jarcento en la «kroniko» de germana episkopo Otono de Freising: tiu ĉi citas sirian episkopon, Hugo de Ĝabala, alvenintan al Okcidento por informi kaj alarmi pri la kapitulaco de Edeso, falinta en la manojn de islamanoj (efektive tiutempe okazis la unua el la serioj de malvenkoj de la krucmilitoj en la Sankta Tero. Hugo precize rakontis: "...ia Pastro Johano, kristano de la nestoria eklezio, loĝanta en la Fora Oriento, trans Persio kaj Armenio, reĝo kaj pastro, militus kontraŭ la reĝoj Persiaj kaj Medaj, nomitaj Sarmiadoj kaj ilin forigis el ilia ĉefurbo Ekbatano" [1]. Sinsekvaj samtemaj rakontoj disheroldis ke la sama siria episkopo faris viziton al la papo Eŭgeno la 3-a en la duono de la 12-a jarcento.

Ĉirkaŭ la jaro 1165, ekcirkulis, en la medio de kristanaj reĝoj kaj klerulejoj letero, latinlitera, adresita al la orienta bizanca imperiestro Aleksio la 1-a, skribita de ia «Pastro Johano». En ĝi estus priskribita la ekzisto de kristana regno: «Trans Persio kaj Armenio prosperas mirinda regno regata de Pastro Johano. Ĉi lando estas trairata de rivero alvenanta el la Paradizo kaj dissemanta smeraldojn, safirojn kaj rubenojn. Tie ĉiuj kristanaj principoj estus respektataj laŭdeve. Tie ŝtelo, avaro, mensogo estas nekonataj. En ĝi ne troviĝas malriĉuloj. Aparte, ne ĉe Pastro Johano, kies palaco, senfenestra, estas elene heligita de la menciitaj altvaloraj ŝtonoj per kiu ĝi estas revestita». Ne forgesendas, ke la letero, al la imperiestro, estus uzinta perfektan tiutempan grekan lingvon! Tradukita al latino, ĝi estis legita en etnaj lingvoj de eŭropaj popoloj (en la venecia dialekto, ekzemple, la Pastro fariĝis «pastro Zane»). Kaj kiam super la objekto metis manojn la desegnistoj kaj pentristoj, Pastro-reĝo Johano ekaperis, ankaŭ ĉe la okuloj, solena figuro kun tramane evangelio kaj sceptro, kiel en albumoj de la British Library.

Dum la epoko de krucmilitoj, la mito pri la Pastro Johano akiris motivitan gravecon: ĉu li povus esti potenciala subtenanto de Eŭropo kontraŭ la islamanoj? Postaj vojaĝantoj, kiel Marko Polo kaj Johano de Montekorvino konfirmis la ekziston de tiu regno sed, laŭ ili, iam ĉar tiam jam ĉesinta pro bedaŭrinde sukcesaj atakoj fare de najbaraj «tartaraj» popoloj, eble Mongoloj.

La katastrofa malvenko de krucmilitoj, la konkero de la Otomana imperio en Eŭropo kaj precipe la falo de Konstantinopolo 1453 lasis en la eŭropanoj la impreson, pravigitan de la konstanta milita politiko de tiu ŝtato, esti sieĝataj kaj sendefendaj. La perspektivo pri kristana lando je ŝultroj de la islamanaj landoj esperigis, ĉe kelkaj, defendan helpon... La serĉado pri tia savilo eble influis la volon atingi la Hindiojn, kie eblus trovi helpon por kristanoj minacataj.

La portugaloj, senĉese serĉadis ĝis kiam iliaj ekspediciitoj povis meti piedon en la lando de Neguso.

Kristana Etiopio de Neguso[redakti | redakti fonton]

En 1323, en sia Mirabilia Jourdain de Séverac opinias, ke la imperiestro de la fora Etiopio kaj suvereno de monofizitoj estas la onidirita Pastro Johano.

Diversaj eŭropaj ekspedicioj, instigitaj de la konvinko pri la ekzisto de tiu regno, vojaĝis ĉirkaŭ kaj trans la proksima oriento en la direkto de la ekstrema oriento. Ĉe la fino de la 15-a jarcento, portugalaj ekspediciaj grupoj atingis (1490) Etiopion, inter aliaj Pêro da Covilhã, kiu prezentis al la imperiestro Neguso Negesto leteran mesaĝon de la portugala reĝo, adresita al... «Pastro Johano!»

Antaŭe, eŭropanoj kredis rekoni la mitan regnon de Pastro Johano en la imperio de la Mongoloj tiam regata de imperiestro Ĝingis-Ĥano, kies favorata edzino, Börte, estis, laŭ ne malseriozaj fontoj, fervora kristanino partoprenanta en meso ĉiutage. Efektive tiam ekzistis diversaj kristanaj komunumoj disigitaj kaj, preskaŭ nekonitaj de okcidentanoj, inter kiuj la koptaj komunumoj en sud-Egiptio ekstermitaj de islamanoj en 1492; tiu de Hindio, la kristanoj de Sankta Tomaso, en nuna Keralao; en Ĉinio, kie en 1307 la papo Klemento la 5-a jam estigis diocezon de Pekino kun ĉefepiskopo ĉe la franciskana misiisto Johano de Montekorvino; kaj la nestoriaj komunumoj en Persio...

Kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la afero Pastro Johano okupis la intrigon de la romano Baudolino de Umberto Eco, kaj fariĝis temo de rakontoj de diversaj aŭtoroj spurantaj la fantaziajn memorojn kiujn la objekto ekscitas.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. citaĵo el Marie-Paule Caire-Jabinet, Le Royaume du prêtre Jean, p. 37

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]