Pat'Jaune

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pat'Jaune
Bazaj informoj
Deveno Francio Reunio
Ĝenroj valso, polko, kvadrilo
Aktivaj jaroj 1987 - nuntempo
Retejo www.patjaune.com
Membroj

Claudine Tarby (Claudine)
François Gonthier (Jean Jozume)
Bernard Gonthier (Angelo)
Michel Gonthier (Jean Firmin)

vdr

Pat'Jaune estas muzikgrupo de Reunio fondita en 1987.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Deveninta de "Plaine des Cafres" en komunumo Le Tampon, la grupo konsistanta el la tri fratoj Gonthier fariĝos kvaropo kun la virina ĉeesto de Claudine Tarby. Iliaj kanzonoj humure kaj vive elvokas la vivon de etblankuloj nomataj "Yab" aŭ "Pat'jaune" ("Flava piedo"), reference al la koloro de iliaj piedoj, pro laborado en kampoj de safrano.

La muziko de Pat'Jaune estas unika miksaĵo el malnovaj valsoj, polkoj, skotaj dancoj aŭ kvadriloj importitaj el la unuaj setlintoj, el "segao", dum violono kaj banĝo memorigas la kaĵunan muzikon de Luiziano.

Rapide, Pat'Jaune akiras firman reputacion sur scenejo. La membroj de la grupo, same vestitaj per brunaj ĉapeloj, blankaj ĉemizoj, ŝelkoj kaj nigraj pantalonoj, alternas kanzonojn kaj kreollingvajn parolajn interludojn ofte elvokantajn pasintan Reunion. Dank'al ilia sursceneja impono, Pat'Jaune ludis koncertojn en metropola Francio: Festivalo "Africolor" kaj "Transmusicales" de Rennes en 2002, Festivalo "Métis" de Angoulême en 2005, Festivalo "La Guinguette Mobile" en Angoulême kaj "Sentier des Halles" en Parizo en novembro 2006 kaj eksterlande en Honkongo en julio 2002 kaj Internacia Festivalo de Luiziano en Lafayette en 2005.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Ti catoune, Digital Studio Production Discorama, 2002.
  • Youl, Digital Studio Production Discorama, 1998.
  • Larisé, Pat'Jaune Production, distribuo Discorama Production.
  • A l'école des gramounes (muziko de dokumenta filmo realizita en 2006 de Dominique Barouch).
  • Ticoulitintin, 2007.

Videografio[redakti | redakti fonton]

  • En concert : Live (1 DVD + 1 KD) produktita de Discorama, 2003.
  1. Youl
  2. Polka Angelo
  3. Frotté frotté
  4. Volcan
  5. Grande promenade
  6. Nénène
  7. Ti bal
  8. Pot pourri
  9. Série polka
  10. Goyavier
  11. Chouchou
  12. Golette
  13. Tig riff
  14. Ti catoune

Muzikvideografio[redakti | redakti fonton]

  • Polka Angelo.
  • Ti catoune.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]