Pat Cox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pat Cox
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1952 (1952-11-28) (71-jaraĝa)
en Dublino
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Irlando vd
Alma mater University of Limerick • Kolegio Triunuo vd
Partio Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
Laborkampo politikoĵurnalismo vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pat COX [pet KOKS], (irlande: Pádraig Mac an Choiligh) naskita je la 28-a de novembro 1952 en Dublino, estas irlanda politikisto.

De 2002 ĝis 2004 li estis prezidanto de la Eŭropa Parlamento.

Pat Cox dum diskuto ĉe la ceremonio por la Karola Premio 2004

Cox en 1985 estis inter la fondintoj de la liberalisma irlanda partio Progressive Democrats (progresemaj demokratoj) kaj iĝis ties ĝenerala sekretario.

En 1989 li iĝis deputito en la Eŭropa Parlamento. Ek de 1992 li ankaŭ estis irlanda parlamentano.

Post reelektoj en la Eŭropan Parlamenton en 1994 kaj 1998 li iĝis frakciestro de ELDR. Laŭ interkonsento inter tiu partio kaj Eŭropa Popola Partio li en januaro 2002 anstataŭis Nicole Fontaine kiel prezidanto de la parlamento.

Por la nova parlamento de 2004 li ne kandidatis.

Je la 20-a de majo 2004 li estis distingita per la Karola Premio de urbo Aachen.


Antaŭe:Prezidanto de la Eŭropa ParlamentoPoste:
Nicole Fontaine20022004Josep Borrell