Pat Metheny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pat Metheny (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1954 en Lee’s Summit, Misurio; kiel Patrick Bruce Metheny) estas usona ĵaza gitaristo kaj nomdonanto de la Pat Metheny Group.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Metheny komencis lerni trumpetludon jam en la aĝo de ok jaroj. Nur en la aĝo de dek li transiris al gitaro. Kiam li aĝis 14 jarojn, li gajnis gitaristan konkurson fonditan de ĵazrevuo Downbeat kaj povis post tio partopreni kurson kun instruistoj kiel Marian McPartland. Li deduktas siajn tiamajn sukcesojn je tio, ke li kopiis la ludon de sia modelulo Wes Montgomery.[1] En la aĝo de 15 jaroj li muzikis jam kun la ĵazgranduloj de Kansasurbo. Dekok-jare li fariĝis instruisto de gitarludo ĉe la Universitato de Miamo, jaron poste ĉe Konservatorio Berklee en Bostono. Li estas geedziĝinta kun fotistino kaj galeriistino Latifa Metheny, kun kiu li havas du filojn.

Dumpase de sia kariero Metheny ludis kun multaj ĵazmuzikistoj kiel Gary Burton, Jaco Pastorius, Herbie Hancock, Michael Brecker, Jack DeJohnette, Dave Holland, Ornette Coleman, Charlie Haden, John Scofield, Eberhard Weber kaj multaj aliaj, sed ankaŭ kun popularmuzikaj muzikistoj kiel Joni Mitchell, Bruce Hornsby samkiel David Bowie ("This is not America" el la filmo "The Falcon and the Snowman"). Metheny aparte estimas brazilajn muzikistojn, kaj kunverkis ankaŭ sonregistraĵojn de Celia Vaz, Leila Pinheiro, Tulio Mourao, Toninho Horta, Ricardo Silveira kaj Milton Nascimento. Krom tio li decide influis resp. antaŭenigis la karieron de kelkaj ĵazmuzikistinoj. Li kunlaboris ekzemple kun Silje Nergaard, Achinoam Nini kaj Anna Maria Jopek.

Milana Ĵaz-Festivalo en 2008

La bando Pat Metheny Group[redakti | redakti fonton]

Ekde 1976 ekzistas la bando Pat Metheny Group, kiun fondis Metheny kune kun Lyle Mays (muzikila klavaro). La bando koncertis je variaj personarojn. Ekde 1981 Steve Rodby estas kiel basisto kaj kunproduktisto krom Lyle Mays kaj Pat Metheny konstanta membro de la bando.

La komponaĵoj kaj improvizaĵo de Pat Metheny estas treege melodiaj. Tamen ne estas facile kategoriigi ĝin. Liaj sonregistraĵoj kaj projektoj prezentas larĝan stilpaletron, ekde la filmmuzikoj kaj la dense tra-aranĝitaj sonregistraĵoj de la Pat Metheny Group, trans registraĵoj de klasikaj triope muzikataj ĵazaj normkantoj ĝis treege eksperimentemaj sonregistraĵoj kaj libera ĵazo (ekz. sur la albumo Song X el 1985 kune kun Ornette Coleman kaj ĉefe sur la albumo Sign of 4 el 2002 kun Derek Bailey).

Pat Metheny ludas je siaj sonregistraĵoj kaj dum koncertoj aron da parte nekutimaj gitaroj, ekzemple sian 42-kordan Pikasso-gitaron. Krom tio li uzas ekde la albumo Offramp de la Pat Metheny Group el 1981 ankaŭ ofte gitarsintezilon. Honore al li gitarfabrikanto Ibanez eldonis la gitarmodelan serion PM.

Eldiroj pri aliaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Pri Montgomery Metheny diris:

Mia absolute favorata gitaristo estas Wes Montgomery. Mi pasigis jarojn per tio, ke mi volis soni kiel li. Kaj tiam mi rimarkis, ke mi amas la viron tiom, ke mi neniam plu ludos unu noton, kiu sonas kiel Wes Montgomery. Sed mi transprenis de li la impulson, trovi mian propran voĉon, soni unike.[2]

En la jaro 2000 Pat Metheny kritikis dum intervjuo de la pola televido kaj en interretforumaj kontribuaĵoj la ludon de saksofonisto Kenny G kaj atakis tiun. Metheny riproĉis ĉefe, ke Kenny G uzas sonregistraĵon de la mortinta trumpetisto Louis Armstrong kun What a Wonderful World kiel subtavolo por sia propra muziko.[3]

Muzikistaro de la Pat Metheny Group ekde 2005[redakti | redakti fonton]

Pat Metheny akustika gitaro, elektra gitaro, gitarsintezilo
Lyle Mays piano, muzikila klavaro
Steve Rodby kontrabaso, elektra basgitaro, violonĉelo
Cuong Vu trumpeto, Gesang
Gregoire Maret diatona harmoniko
Antonio Sanchez frapinstrumentaro

Kiel gastmuzikistoj aŭdeblas sur la albumo Richard Bona (perkutado, kantado), kiu ne plu kunvojaĝas, same kiel Dave Samuels (perkutado).

Pat Metheny, Antonio Sanchez kaj Gary Burton (de maldekstre dekstren) ĉe la Milana Ĵaz-Festivalo en 2008

Januaron de 2005 aperis la nova albumo de la Pat Metheny Group nome The Way Up, suito de Metheny kaj Lyle Mays, en kiu la nova instrumentistaro estas unuafoje aŭdebla:

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Bright Size Life (Pat Metheny, 1976)
  • Watercolors (Pat Metheny, 1977)
  • Pat Metheny Group (Pat Metheny Group, 1978)
  • New Chautauqua (Pat Metheny, 1978)
  • American Garage (Pat Metheny Group, 1979)
  • 80/81 (Pat Metheny, 1980)
  • As Falls Wichita, so Falls Wichita Falls (Pat Metheny kaj Lyle Mays, 1980)
  • Offramp (Pat Metheny Group, 1981)
  • Travels (Pat Metheny Group, 1983 ECM Records GmbH)
  • First Circle (Pat Metheny Group, 1984)
  • The Falcon and the Snowman, 1985 (filmmuziko por The Falcon and the Snowman)
  • Song X (Pat Metheny, Ornette Coleman, 1985)
  • Still Live (talking) (Pat Metheny Group 1987 at Power Station, NYC)
  • Letter from Home (Pat Metheny Group, 1989)
  • Secret Story Live (Pat Metheny, 1992)
  • The Road to You Live (Pat Metheny Group, 1993)
  • Zero Tolerance for Silence (Pat Metheny, 1992)
  • We Live Here (Pat Metheny Group, 1995)
  • Beyond the Missouri Sky (Charlie Haden & Pat Metheny, 1997)
  • Imaginary Day (Pat Metheny Group, 1997)
  • A Map of the World, 1999 (filmmuziko por la samnoma filmo)
  • Trio 99-00 (Pat Metheny, 2000)
  • Speaking of Now (Pat Metheny Group, 2002)
  • One Quiet Night (Pat Metheny, 2003)
  • The Way Up (Pat Metheny Group, 2005)
  • Secret Story Pat Metheny, 2007)
  • Pilgrimage (Michael Brecker, 2007)
  • Day Trip (Pat Metheny Trio, 2008)
  • Blue Asphalt (Pat Metheny Group, 2008) (koncertregistaĵo el 1977 [4])
  • Orchestrion (Pat Metheny, 2010)
  • What's It All About (sola, Nonesuch, 2011)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gero Günther: Pat Metheny über Instinkt. En: Mercedes-Magazin. 5/2008, p. 23–28 (PDF; 734 KB)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grant Jackson: Pat Metheny On Piano Jazz, National Public Radio, 30-an de julio 2010
  2. Gero Günther: Pat Metheny pri instinkto, en: Mercedes-Magazin 5/2008, p. 23–28 (PDF; 734 KB)
  3. Do you agree with Pat Metheny's comments about Kenny G.? Why? Or why not, Allaboutjazz.com
  4. http://www.hartdyke.com/trades/metheny/blueasphalt.html