Patagona Stepo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Patagona stepo)
Patagona Stepo
Geografia regiono
dezerto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojArgentino, Ĉilio, Insuloj Falklandoj
- koordinatoj41° 19′ 12″ S, 69° 19′ 12″ U (mapo)-41.32-69.32Koordinatoj: 41° 19′ 12″ S, 69° 19′ 12″ U (mapo)
Plej alta punktoDomuyo [+]

Areo572 883 km² (57 288 300 ha)

Biomoj de regionoMezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj

Patagona Stepo (Tero)
Patagona Stepo (Tero)

Patagona Stepo (Argentino)
Patagona Stepo (Argentino)
DEC
Patagona Stepo
Patagona Stepo

Map
Patagona Stepo
Vikimedia Komunejo:  Patagonian Desert [+]
vdr

Patagona StepoPatagona Dezerto estas arida regiono en la sudo de Sudameriko. Ĝi konstituas tersupraĵan ekoregionon el la sud-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Argentino kaj Ĉilio. Ĝi kongruas kun samnoma tutmondaj 200-regiono.

Patagona Stepo estas limigita okcidente de la mezvarm-arbaraj deklivoj de Andoj, kaj oriente de Pacifika Oceano. Ĝi etendiĝas norden-okcidenten kiel arbedara stepo kaj norden kiel veprejo, iom-post-iome transiranta al Monte-Arbedaro. Tiu malvarm-dezerta vepreja stepo suferas de preskaŭ daŭraj ventoj kaj tutjare eblaj frostoj. La ekoregiono havas altajn nivelojn de endemiismoj kaj por plantoj kaj por bestoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Cerros Madre e Hija - Bosque Petrificado Jaramillo – Provinco Santa Cruz – Argentino.

Tiu ekoregiono kovras ĉefe Patagonujon en Argentino ekde Atlantika Oceano ĝis apenaŭ tra la limo en Ĉilion. Duoninsulo Valdés estas flanka parto de la ekoregiono, situanta iome pli norde de la ĉefa parto. La topografio de la ekoregiono inkludas malaltajn montarojn, altebenaĵojn kaj ebenaĵojn. La grundoj estas variaj sed ĝenerale rokaj-sablaj kaj malriĉaj kaj konsistas el fajnaj materialoj kaj organikaj substancoj. La klimato estas tre seka kaj malvarma kun neĝo vintre kaj frostoj preskaŭ tutjare kvankam la jara precipitaĵo kutime ne superas 200 mm. Altitudoj tre varieblas en tiu vasta ekoregiono ekde la atlantik-oceanaj marbordoj ĝis 2 000 m en la norda kaj ĉirkaŭ 700 m en la suda ekstremoj de la ekoregiono kaŭze de la andaj areoj je la okcidenta flanko.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Patagona Stepo kun Junellia tridens, Mata Negra

Ĝenerale, la vegetaĵaro de tiu stepa ekoregiono estas kserofita kaj alte adaptita por protekto kontraŭ trosekeco, vento kaj herbomanĝuloj. Estas tri ĉefaj tipoj de plantokomunumoj. La plej dense kovritaj estas duondezerto (45%), arbedara stepo (30%) kaj herbeja stepo (20%). Dezertecaj areoj ankaŭ ekzistas kun malmulte al neniu da vegetala kovraĵo same kiel humidaj herbejoj kun preskaŭ 100% da kovraĵo. Karakterizo de la patagona klimato estas la daŭra sekiganta vento kiu blovas kun granda forto ekde la okcidento, speciale somere. La vintro ĝenerale persistas dum kvin monatoj ekde junio ĝis septembro kun averaĝoj de la plej malvarma monato inter 1° - 3 °C sub frostopunkto.

La duondezerta vegetaĵaro karakteriziĝas per specialaj adaptiĝoj; la nanaj kaj kusenoformaj arbustoj estas la plej vaste disvastiĝinta vegetaĵaro-tipo en la ekoregiono. Arbustaj specioj en la genroj de Acantholippia, Benthamiella, Nassauvia kaj Verbena vegetas en tiuj areoj kune kun kusenoformaj plantoj kiel Mulinum spinosum kaj Brachyclados caespitosus kaj poacoj el la genroj poo kaj stipo.

Nassauvia ulicina, planto el la ekoregiono, kun adaptaĵoj al trosekeco.

Abundas specioj kun etaj branĉoj kovritaj de densaj folioj. Junellia tridens kaj Nassauvia glomerulosa estas bonaj ekzemploj de tiu plantotipo. Pli grandaj arbedoj indikas ŝanĝon al arbedara stepo ene de la ekoregiono. Tiuj specioj de Anarthrophyllum, Berberis, Schinus kaj Verbena kreskas ĝis alto de 3 metroj. Valoj kaj malataĵoj kun pli altaj kvantoj da akvo disponeblaj por la vegetaĵaro gastigas Eleocharis (ciperacoj), junkojn, poacojn (Agrostis, Hordeum, Polypogon) kaj en la salaj areoj halofitajn speciojn (Distichlis, Nitrophila, Puccinellina).

En tiu ekoregiono ni trovas du endemiajn speciojn el la genro Prosopis, unu specion de Larrea kaj speciojn el la genroj Lycium kaj Schinus. Genraj kaj speciaj endemiismoj estas tre multnombraj en la ekoregiono, inter ili Philipiella, Neobaclea, Xerodraba, Benthamiella, Pantacantha, Saccardophyton, Duseniella, Eriachaenium, kaj Lepidophylum.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Malpermeso de lignohakado kaj kolekto, Cañadon Vasco, Santa Cruz.

La faŭno estas tre varia en tiu regiono. Inter la mamuloj troveblas patagona dolikoto (Dolichotis patagonum), kuviera lagidio (Lagidium viscacia), volfson-lagidio (Lagidium wolffsohni), patagona linkodono (Lyncodon patagonicus), patagona didelfo (Lestodelphis halli), Conepatus humboldti (mefitedoj), pumo (Felis concolor), griza lupovulpo (Pseudalopex griseus), gvanako (Lama guanicoe),ktp.

Inter la birdoj, menciinda estas malgranda reao (Pterocnemia pennata), patagona tinamo (Tinamotis ingoufi), nigrabrusta buteaglo (Geranoaetus melanoleucus), migra falko (Falco peregrinus), longbeka kaprimulgo (Caprimulgus longirostris), Asthenes pyrrholeuca, patagona mokbirdo (Mimus patagónicus), patagona sikalo (Sicalis lebruni) por nur nomi kelkajn.

La reptilioj inkludas la lacertulojn Liolaemus fitzingeri kaj L. kingi, kaj la gekedojn Homonata darwinii, Diplolaemus darwinii, kaj aliaj.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Patagona Stepo; vojo Y-50 al la ĉilia Rio Verde.

Malgraŭ la malalt-densa loĝantaro, tiu ekoregiono estas grave difektita kaŭze de la fragileco de la medio. La ekoregiono ampleksas multajn rezervejojn. Tiuj ĉi inkludas Nacian parkon Laguna Blanca (Ramsar-Interkonsento), Nacian parkon Nahuel Huapi, Nacian parkon Perito Moreno, Nacian parkon Los Glaciares, Naturan monumenton Bosques Petrificados, Provincan rezervejon El Payén, Provincan rezervejon El Tromen, Provincan rezervejon Domuyo, Provincan rezervejon Somuncurá, Provincan rezervejon Laguna Aleusco, Provincan rezervejon Bosques Petrificados José Ormachea, Provincan rezervejon Bahía San Julián, Provincan rezervejon Península de Valdés.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
Konservada stato de ekoregiono
Patagona buteo
Provincoj de Argentino


Neotropisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NT0802 Monte-Arbedaro  Argentino
NT0803 Malseka Pampo  Argentino
NT0804 Patagonaj herbejoj  Argentino,  Ĉilio
NT0805 Patagona Stepo  Argentino,  Ĉilio
NT0806 Seka Pampo  Argentino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]