Patagonia krestanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Patagonia krestanaso
Patagonia krestanaso
Patagonia krestanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Lophonetta
Specio: L. s. specularioides
Lophonetta specularioides specularioides
(King, 1828)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Patagonia krestanaso (Lophonetta specularioides specularioides), konata ankaŭ kiel la Suda krestanaso, aŭ la Griza anaso en la Falklandoj, estas la nomiga el du subspecioj de la Krestanaso.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu anaso havas grizajn mentonon, kolon kaj vizaĝon, kun korpoplumaro miksa el brunaj kaj grizaj plumoj kio havigas makulecan aspekton. Ties irisoj estas ruĝecbrunaj. La krono kaj plumoj ĉirkaŭ la okuloj estas malhebrunaj al nigrecaj. Ankaŭ la vostoplumoj estas malhelaj, foje nigrecaj. La supraj partoj estas malhelbrunaj dum la subaj partoj estas rugecbrunaj. Ĝi havas nigran bekon kaj malhelgrizan al nigrajn krurojn kun membranaj fingroj. Ili plumoŝanĝas dufoje jare kaj havas ankaŭ jaran plumoŝanĝon en flugiloj. Ĝi estas mezgranda anso ĉirkaŭ 50–60 cm longa. Inoj kaj maskloj pezas ĉirkaŭ 1 kg kvankam kutime la maskloj estas iome pli grandaj. Ĝi estas tre simila al la alia subspecio, nome Anda krestanaso, diference je tio ke ĝi estas iome pli malgranda, kun pli distingaj makuletecaj subaj partoj, kaj pli helpurpura speguleto kun verdaj aŭ bronzkoloraj briloj.[1]

Junuloj havas pli malgrandajn krestojn ol plenkreskuloj, aŭ tute ne havas kreston. La vizaĝoj de junuloj estas pli malhelbrunaj ol tiuj de plenkreskuloj; ankaŭ la ventro estas multe pli blanka kaj la makzelo rozkolora.

Patagoniaj krestanasoj ĉe Falklandoj

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu anaso loĝas en suda Sudameriko, kie ĝi troviĝas en Ĉilio, Argentino kaj en la Falklandoj. Ĝi povas troviĝi ĉe marbordo aŭ ĉe fluanta akvo. Ili loĝas en marĉoj, lagoj kaj lagunoj, aŭ en ŝirmaj golfetoj marborde. Ili estas nemigrantaj; vintre ili trovas ŝirman lokon por resti dum la plej malvarmaj monatoj. Ĉe alta altitudo kaj ĉe altaltitudaj birdoj tio kutime postulas disigon laŭlonge de la sudamerika marbordo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono de tiu anaso varias laŭ la geografia loko. En Andoj ĝi estas ĉefe inter januaro kaj marto, dum en plej sudaj areoj ĝi tendencas esti pli malfrua, nome inter oktobro kaj decembro. Preferata nestohabitato estas surgrunde inter alta herbejoarbustaro en malgrandaj insuletoj aŭ lagobordoj, sed eventuale for el akvo. La nesto estas konstruita de soleca paro kaj estas formata de vegetaĵaro kaj kovrata el ties mildaj brustoplumoj.

La ino demetas 5 al 8 kremokolorajn ovojn, kiuj pezas ĉirkaŭ 56 g kaj estas 63 x 43 mm. Dua ovodemetado estas tre komuna. Kovadon faras la ino, kaj daŭras ĉirkaŭ 30 tagojn, post kio la eloviĝo okazas sinkronie. Post eloviĝo ambaŭ gepatroj idozorgas. La idoj ekflugas kiam estas 10–11 semajnojn aĝaj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu anaso manĝas akvajn senvertebrulojn kiaj insektoj kaj ties larvoj, krustulojn kaj moluskojn. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de akvaj plantoj kiaj la fadenhavaj algoj komunaj en multaj flakoj. La dieto de la junuloj estas multe sama kiel tiu de la gepatroj. Por serĉi manĝon tiuj anasoj plonĝas por algoj kaj senvertebruloj al fundo de akvejoj. Dieto varias inter freŝakvaj kaj salakvaj habitatoj, same kiel laŭsezone.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La Patagonia krestanaso ne estas endanĝerita. Kvankam ties tutmonda populacio estas nekonata, oni supozas ĉirkaŭkalkulate 10,000 reproduktajn parojn en la Falklandoj. Ties frata subspecio, la Anda krestanaso, estas ege rara exc en kaptivaj kolektoj.

Predantoj[redakti | redakti fonton]

Unu el ĉefaj predantoj de la Patagonia krestanaso estas la Noktardeo. Plenkreskulaj anasoj havas malmultajn aliajn predantojn sed la junaj anasoj suferas la predadon fare de la Bruna rabmevo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Blake (1977).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Patagonian Crested Duck. Environmental Research Unit / Dr Mike Bingham (2002). Alirita 2010-06-04.
  • Blake, Emmet Reid. (1977). Manual of Neotropical Birds: Spheniscidae (penguins) to Laridae (gulls and allies). Chicago: University of Chicago Press, 225–226. ISBN 9780226056418. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj