Patagonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Patagonio (oranĝkolora)
Patagonia pejzaĝo

PatagonioPatagonujo [1] estas vasta plata regiono en la ekstrema sudo de Sudameriko. Ĝi apartenas al Argentino kaj Ĉilio, kaj estas multe malpli dense loĝata ol aliaj partoj de ĉi tiuj landoj (ĉ. 2 homoj por 1 kvadrata kilometro).

Kvankam ne ekzistas preciza limo, kutime oni konsideras Patagonio terenon suden de la riveroj Rio Colorado (Argentino) kaj Rio Bio Bio (Ĉilio). En Argentino oni konsideras apartan geografian regionon nome Argentina Patagonio.

La karakteriza aspekto de Patagonio estas stepa : t. n. Patagona Stepo.

Ekonomio bazas sin sur turismo (precipe en la ĉilia parto, kie estas ĉ. 80 mil turistoj jare) kaj ŝafobredado (precipe en la argentina parto).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.849

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

Biogeografie Patagona Stepo estas unu el la tersupraĵo-Tutmondaj 200-unuoj. Tiuj ĉi estas nombro da kunigitaj ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) pro sia graveco pri la naturprotekto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio