Patapoklosi
Patapoklosi [patapokloŝi], kroate Pokloša estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár.
Bazaj informoj
- Areo: 13 6 km²
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 7922
- Telefonprefikso: 73
- Koordinatoj: 46°04′25″N 17°45'12″E
Situo
Patapoklosi situas sur ebenaĵo laŭ rojo, fine de mallonga sakovojo.
Historio
Patapoklosi formiĝis en 1950, tiam okazis unuiĝo de Pata kaj Poklosi. Ambaŭ vilaĝoj senhomiĝis pro bataloj kontraŭ la turkoj.
Pata
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1283 laŭ tiama hungara ortografio "Pathaa".
Poklosi
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1431.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo de 1794
- skulptaĵoj pri Árpád, Miklós Zrínyi, Francisko Rákóczi la 2-a, Lajos Kossuth, Sándor Petőfi