Patatas bravas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porcio de patatas bravas.
Porcio de patatas bravas.

Patatas bravas, nome ankaŭ patatas a la bravapapas bravas (kuraĝaj terpomoj), estas terpomoj tranĉitaj forme de neregulaj kuboj aŭ pecoj ĉirkaŭ tri centimetroj granda kaj kiuj estis frititaj en olivoleo akompanitaj de kapsika pika tomatsaŭco , nome salsa brava (kuraĝa saŭco), kiun oni elverŝas sur la terpompecoj kaj estas servata la tuta aro tutvarme. Temas pri tradicia plado en parto de la regionoj de Hispanio, kie ili manĝatas akompane de bierovino, servite kiel kunmanĝebla porcio kiu enhavas proksimume unu kvaronon da kilo de terpomoj, aŭ kiel tapoaperitivo. La nomo bravas (kuraĝaj) aludas al la akreco de la pika spico kiun posedas tiun saŭco.[1][2] Ĝi estas konsiderata unu el la plej malmultekostaj tapoj pro la malalta kosto de ties ingrediencoj kaj krome ĝi taŭgas ĉar estas manĝebla de vegetaranoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Cuisines of Spain: Exploring Regional Home Cooking, Teresa Barrenechea, 2005, Ten Speed Press, isbn = 1-58008-515-6
  2. El Farol: Tapas and Spanish Cuisine, James Campbell Caruso, 2004, Gibbs Smith isbn = 1-58685-101-2