Pativilka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La distrikto Pativilca, PativilkaPativilko estas unu el la kvin distriktoj de la Provinco Barranca en la Departemento Limo apartenanta al la Lima Regiono, Peruo.

Estas situanta ĉe la dekstra bordo de la rivero Pativilka, kiu venas el neĝomonto Kahatambo. Ĝi havas areon de 260.24 km2 kas estas ĉirkaŭ 81 msm; laŭ la censo de 2007 ĝi havis 18 749 loĝantojn.

Limas norde kun la distrikto Paramonga, nordoriente kun la distrikto San Pedro, oriente kun la distrikto Koĉas (Provinco Ocros), sude kun la distrikto Barranca kaj okcidente kun la Pacifiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj loĝantoj de tiu zono estis ĉilkaoj kaj moĉikaoj inter la jaroj 200 al 600 p.K., kaj el 1000-aj jaroj al 1476 ĝi estis dominata de jungaoj. Fine de 1823 la Libertador Simón Bolívar starigis stabanejon en Pativilca, kaj gastis ĉe la geedzoj Juan Canaval kaj Luisa Samudio.

Setlejoj[redakti | redakti fonton]

Ene de la distrikto troviĝas la jenaj setlejoj:

  • Pativilca (distrikta ĉefurbo)
  • Huayto
  • Upacá
  • Providencia
  • Carretería
  • Otopongo
  • Caraqueño
  • San José
  • La Paz
  • Las Vegas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]