Patnao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patnao
ĉefurbourbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 800001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 684 222  (2011) [+]
Loĝdenso 16 935 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 37′ N, 85° 8′ O (mapo)25.6185.141388888889Koordinatoj: 25° 37′ N, 85° 8′ O (mapo) [+]
Alto 58 m [+]
Areo 99,45 km² (9 945 ha) [+]
Patnao (Biharo)
Patnao (Biharo)
DEC
Patnao
Patnao
Situo de Patnao
Patnao (Barato)
Patnao (Barato)
DEC
Patnao
Patnao
Situo de Patnao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Patna [+]
vdr

Patnao [25.611°N 85.144°E] estas la ĉefurbo de la gubernio Biharo en Barato. La moderna urbo Patnao estas apud la suda bordo de la rivero Gango. Aliaj riveroj kiuj fluas tra la urbo estas Kosi, Sone kaj Gandak. Patnao estas ĉirkaŭ 25 km longa kaj 10 km larĝa.

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 684 222 loĝantoj sur areo de 99,45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 935 loĝantoj/km².

Stacidomo

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Gango estas sankta rivero en Barato. La rivero fluas tra la urbo Patnao. La ponto trans la rivero nomiĝas Mahatma Gandhi Setu. Ĝi estas 5575 m longa kaj estas unu el la plej longaj pontoj en la mondo.

Patnao situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 53 m super la marnivelo. Haĝipur troviĝas 10 (trans Gango), Danapur 15, Ĉapra 45, Arrah 48, Muzaffarpur 62, Samastipur 71, Lakhisaraj 108, Kolkata 472, tutlanda ĉefurbo Delhio 852, Mumbajo 1465 kilometrojn (aere) [1].

Klimato[redakti | redakti fonton]

De malfrua marto ĝis frua junio estas la somera sezono; de malfrua junio ĝis malfrua septembro estas musono; kaj de novembro ĝis februaro estas vintro. La plej alta temperaturo estas 47 °C, la plej malalta estas 1 °C.

Komunikoj[redakti | redakti fonton]

Patnao estas bone konektita per aero kaj per vojo. Patnao estas 1.015 km de Delhio; 1.802 km de Mumbajo; kaj 556 km de Kolkato.

Vizitindaj lokoj[redakti | redakti fonton]

La temploj: Hanuman Mandir, Patan Devi, Birla Mandir, kaj Kali Mandir Takht Shri Harmandir Saheb estas unu el la kvin centroj de Sikhismo

Estas kvin Gurudvaroj - sikhaj preĝejoj - en Patnao: Gurdwara Pahila Bara, Gurdwara Gobind Ghat, Gurdwara Guru ka Bagh, Gurdwara Bal Leela kaj Gurdwara Handi Sahib.

Gravaj islamaj vizitindaĵoj estas: Phulwari Sharif, Maner Sharif, Sher Shah Suri Masjid, Pathar ki Masjid, Nagholkothi kaj Begu Hajjam.

Patnao estas ankaŭ la vojo al jenaj vizitindaj lokoj en Biharo:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [2][rompita ligilo]