Patologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PatologioMalsanoscienco estas scienco, kiu studas la malsanojn, kaj ties efektojn. La vorto "patologio" deriviĝas de la grekaj vortoj pathos (malsano) kaj logia (scienco).

En la praktiko estas la vorto patologia uzata en la senco malsanaherede difektita, la vorto patologio kiel mortintejo en hospitalo, kie oni ekzamenas, kial la mortinto forpasis, kaj kie la kadavro atendas transporton al la sepulta entrepreno.

Fakoj de patologio

Oni distingas:

  • Anatomo-patologio: Ĝi konsistas en la studado de la strukturaj kaj aspektaj modifoj kaŭzitaj de la malsanoj.
  • Patologio: Studo de la kaŭzoj kaj evoluo de la malsanoj. Tiu termino nomas ankaŭ la simptomaron de iu malsano.
  • Fizio-patologio: Ankaŭ nomata "patologia fiziologio". Studo de la disfunkciadoj de la organismo, kiam ĝi estas afekciita de iu malsano.

Ŝablono:Ĝermo-medicino

Vidu ankaŭ